Jozef Banáš
Jozef Banáš [ˈjɔzɛf ˈbanaːʃ] (naskiĝinta 27-an de septembro 1948 en Bratislavo) estas slovaka verkisto, diplomato kaj politikisto.
Jozef Banáš | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-a de septembro 1948 en Bratislavo (Ĉeĥoslovakio) | ||||
Lingvoj | slovaka vd | ||||
Ŝtataneco | Slovakio Ĉeĥoslovakio vd | ||||
Partio | ANO, SDKÚ–DS | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | 2 filinoj (inkluzive de Adela Banášová) | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato politikisto dramaturgo ĵurnalisto verkisto scenaristo vd | ||||
| |||||
En TTT | jozefbanas.sk | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Profesia kariero
redakti- 1972 – finstudis en la Ekonomika universitato en Bratislavo eksterlandan komercon
- 1973 – 1976 – Chirana Export en Piešťany, komerca estro
- 1977 – 1982 – Federacia ministrejo de eksterlandaj aferoj, Prago
- 1983 – 1988 – ambasadorejo en Berlino, NDR, gazetara agento
- 1990 – 1992 – ambasadorejo en Vieno, vic-ambasadoro
- 1992 – Raiffeisenleasing en Vieno
- 1993 – 1994 – Tatraleasing Bratislava, direktoro
- 1994 – 2001 – Slovak International Tabak, direktoro de la industria politiko
Literatura agado
redakti- 1978 – Nebráňme vtákom lietať, televida surscenejigo, scenaro
- 1979 – Čisté vody, televida surscenejigo
- 1982 – Mimoriadny rýchlik, televida surscenejigo, scenaro
- 1983 – Kirchhoffov zákon, televida surscenejigo, scenaro
- 1985 – Začiatok sezóny, filma scenaro
- 1990 – Tréning na štátnika, teatra komedio
- 1996 – No Comment, teatra komedio
- 2001 – Lepší ako včera, libro kun rakontoj
- 2006 – Politicum tremens (kunaŭtoro Bohumil Hanzel), humura libro pri la parlamento de Slovakio
- 2007 – Idioti v politike, ŝerca libro pri politiko
- 2007 – Delírium P., teatra komedio
- 2008 – Zóna nadšenia, politika trilero (ĉeĥe en 2009)
- 2009 – Zastavte Dubčeka!, romano (ĉeĥe en 2011)
- 2010 – Deň do večnosti, poemaro
- 2010 – Kód 9, romano
- 2011 – Sezóna potkanov, romano
- 2013 – Kód 1, romano
- 2015 – Dementi, romano pri la legantoj de Jozef Banáš
Krom literatura kreado, li okupiĝas pri verkado de artikoloj kaj eseoj pri politiko. Liaj eseoj kaj pripensoj pri politiko aperas ankaŭ en eksterlandaj amaskomunikiloj.
Politika kariero
redakti- 1976 – eniro en la Komunistan partion de Ĉeĥoslovakio
- 2001 – 2002 – Alianco de la nova civitano (ANO), ĝenerala sekretario
- 2002 – 2006 – deputito en la Nacia konsilio de Slovakio elektita en baloto por ANO. Li estis vicprezidanto de la Komisiono por eŭropa integriĝo, membro de la komisiono por defendo kaj sekureco kaj de la daŭra delegitaro de la Nacia konsilio ĉe la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo kaj membro de la eksterlanda konsilio de la Nacia parlamento kaj estro de la daŭra delegitaro de la Nacia konsilio ĉe la Parlamenta Asembleo de NATO.
- 2003 – vicprezidanto de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo
- 23-a de februaro 2004 – post kiam li ne fariĝis estro de la kandidatlisto de ANO por la baloto de la Eŭropa Parlamento, li anoncis, ke li eliras el ANO kaj laboros en la Nacia konsilio kiel sendependa deputito
- 1-a de junio 2004 – li eniris la deputitklubon de la Slovaka demokratia kaj kristana unio (SDKÚ)
- 17-a de aŭgusto 2004 – li eniris SDKÚ
- 11-a de novembro 2004 – elektita en Venecio kiel la unua slovaka vicprezidanto de la Parlamenta Asembleo de NATO
Privata vivo
redaktiJozef Banáš havas edzinon kaj du filinojn, unu el kiuj estas la televida prezentistino Adela Banášová.