Juglandacoj
La juglandacoj[2] (latine Juglandaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo fagaloj (Fagales). Ĝi enhavas 12 genrojn kaj ĉirkaŭ 90 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas juglando[2].
Juglandacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
juglando Juglans L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Tiuj arboj aŭ foje arbustoj produktas nuksojn. Kelkaj membroj de la familio estas indiĝena de Ameriko, Eŭrazio, kaj Sudorienta Azio. Membroj de la nuksa familio havas grandajn, aromenhavajn foliojn kiuj estas kutime alternaj, sed male ĉe Alfaroa kaj Oreomunnea. La folioj estas pinate komponitaj aŭ trifolietaj, kaj kutime 20–100 cm longaj.
La arboj estas ventopolenigitaj, kaj la floroj estas kutime aranĝitaj en amentoj.
La genroj en la familio inkludas la komerce gravajn nukso-produktajn arbojn juglando (Juglans), pekano (Carya illinoinensis), kaj karjo (Carya). La persa nukso aŭ reĝa juglando, Juglans regia, estas unu el la ĉefaj nuksoproduktoj de la mondo. Juglandarbo, karjo, kaj Alfaroa estas ankaŭ valoraj arboj por ligno.
Taksonomio
redaktiLaŭ World Flora Online kaj The Plant List (22 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Fagales Engl. - fagaloj
- Juglandaceae DC. ex Perleb - juglandacoj
- Alfaroa Standl. - alfaroo
- Carya Nutt. - karjo[5]
- Cyclocarya Iljinsk. - ciklokarjo
- Engelhardia Lesch. ex Blume - engelhardio
- Engelhardtia - engelhartio
- Hicoria - hikorio[6]
- Hicorius - hikoriuso
- Juglans L. - juglando[2]
- Oreomunnea Oerst. - oreomuneo
- Platycarya Siebold & Zucc. - platikarjo
- Pterocarya Kunth - pterokarjo
- Rhoiptelea - roipteleo
- Juglandaceae DC. ex Perleb - juglandacoj
- Fagales Engl. - fagaloj