Julian Coolidge

usona matematikisto
(Alidirektita el Julian Lowell Coolidge)

Julian Lowell Coolidge (naskiĝis la 28-an de septembro 1873, mortis la 5-an de marto 1954) estis usona matematikisto kaj profesoro. Li estis prezidanto de la fakultato de matematiko de Universitato Harvard.

Julian Coolidge
Persona informo
Naskiĝo la  28-an de septembro 1873(nun 1873-09-28)
en Brookline, Masaĉuseco
Morto la 5-an de marto 1954
en Kembriĝo (Masaĉuseco)
Tombo Cambridge Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco usonano
Alma mater Universitato Harvard
Universitato de Oksfordo
Familio
Patro Joseph Randolph Coolidge vd
Patrino Julia Gardner Coolidge vd
Gefratoj J. Randolph Coolidge Jr. • Archibald Cary Coolidge • John Gardner Coolidge • Harold Jefferson Coolidge, Sr. vd
Profesio
Okupo matematikisto • historiisto pri matematiko • universitata instruisto vd
Laborkampo matematiko
Doktoreca konsilisto Eduard Study vd
Verkado
Verkoj The Mathematics of Great Amateurs vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta en Brookline, Masaĉuseco, li diplomiĝis en la Universitato Harvard kaj Universitato de Oksfordo.

Inter 1897 kaj 1899, Julian Coolidge instruis ĉe ptivata lernejo en Groton, Masaĉuseco, kie unu el liaj studentoj estis Franklin D. Roosevelt. Li forlasis la privatan lernejon por akcepti postenon de instruisto en Harvard kaj en 1902 ricevis postenon de asista instruisto, sed prenis du jarojn for por perfektigi sian edukon per studoj en Torino, Italio, antaŭ ol ricevi lian doktoriĝon de la Universitato de Bonn. Julian Coolidge tiam revenis por instrui en Harvard, kie li restis dum sia tuta akademia kariero, interrompita nur por jaro ĉe la universitato Sorbono en Parizo kiel interŝanĝa profesoro.

Dum la Unua Mondmilito, li servis en la Usona Armeo en Francio, releviĝanta al la rango de majoro. Fine de la milito, la registaro de Francio aljuĝis lin membreco en la Honora Legio.

Coolidge denove instruis ĉe Harvard, kie li ricevis plenan profesoron. En 1927 li estis nomumita prezidanto de la Matematiko Departemento ĉe Harvard, pozicio kun li tenis ĝis sia emeritiĝo en 1940. Li estis membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj. Coolidge funkciis kiel prezidanto de la Matematika Asocio de Ameriko kaj vicprezidanto de la Usona Matematika Societo. Li verkis plurajn librojn pri matematiko kaj pri la historio de matematiko.

Julian Coolidge mortis en 1954 en Cambridge, Masaĉuseco, en aĝo de 80 jaroj.