Julius Weizsäcker

Julius WEIZSÄCKER (naskiĝinta la 13-an de februaro 1828 en Öhringen, mortinta la 3-an de septembro 1889 en Bad Kissingen) estis germana teologo kaj historiisto. Lia frato estis Carl Heinrich von Weizsäcker.

Julius Weizsäcker
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1828 (1828-02-13)
en Öhringen
Morto 3-an de septembro 1889 (1889-09-03) (61-jaraĝa)
en Bad Kissingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Tubingeno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Christian Ludwig Friedrich Weizsäcker (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Sophie Rössle (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Carl Heinrich von Weizsäcker Redakti la valoron en Wikidata
Infano Heinrich Weizsäcker (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo historiisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Weizsäcker studis teologion kaj iĝis vikario; sed en Berlino en 1851 li ekokupiĝis pri historiaj studoj, iris Parizon kaj habilitiĝis en Tübingen. En 1860 li vokitis al Munkeno por eldoni sub la gvidado de Heinrich von Sybel la verkegon »Deutsche Reichstagsakte« (aktoj de Reichstag). En 1864 li iĝis profesoro pri historio en Erlangen, en 1867 en Tübingen, en 1872 en Strasburgo, en 1876 en Göttingen kaj en 1881 en Berlino, kie li krome membris ĉe la Akademio.

Verkoj (elekto)

redakti

Weizsäcker verkis plurajn skribitaĵojn pri la Falsa dekretaro; »Der Pfalzgraf als Richter über den König« (Göttingen 1886) kaj eldonis el la reichstag-aktoj la volumojn Band 1–3: »Reichstagsakten unter König Wenzel, 1376 bis 1400« (Munkeno 1867–77) kaj volumojn 4–6: »unter König Ruprecht, 1400–1410« (Gotha 1882-1888).

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 20. Leipzig 1909, p. 507, kio legeblas tie ĉi interrete.