Jurij NIKULIN (ruse Юрий Владимирович Никулин) naskiĝis la 18-an de decembro 1921 en Demidov urbo, Smolenska provinco, Rusio mortis la 21-an de aŭgusto 1997 en Moskvo estis unu el plej famaj komikistoj de Rusio, kiu laboris en Moskva cirko en Cvetnoj bulvardo dum pli ol kvindek jaroj.

Jurij Nikulin
Persona informo
Ю́рий Влади́мирович Нику́лин
Naskonomo Юрий Владимирович Никулин
Naskiĝo 18-an de decembro 1921 (1921-12-18)
en Demidov
Morto 21-an de aŭgusto 1997 (1997-08-21) (75-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Jurij Nikulin
Familio
Edz(in)o Tatiana Nikulina vd
Infanoj Maxim Nikulin vd
Profesio
Okupo klaŭno • cirkisto • filmaktoro • militisto vd
Aktiva dum 1958–1997 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Lia patro Vladimir Andrejeviĉ Nikulin (1898—1964) laboris en la urba drama teatro, kie ankaŭ laboris lia patrino Lidia Ivanovna Nikulina (1902—1979) kiel aktorino. Ekde 1925 la familio rezidis en Moskvo.

La 8-an de novembro 1939 lin oni rekrutigis al la Ruĝa armeo kiel kontraŭaviadila kanonisto. Li partoprenis en la Vintra milito inter Sovetunio kaj Finnlando (1939 - 1940) kaj en la Granda patriota milito (1941 - 1945) gardinte Leningradon. Li estis vundita kaj resaniĝis en hospitaloj. Maje de 1946 li estis malmobilizita el la Ruĝa Armeo kiel ĉefserĝento. Dum servado li estis dekoraciita per kelkaj gravaj medaloj.

Li fiaskis dum la enira ekzameno en VGIK, ĉar ĝia estraro trovis al li neniujn aktorajn kapablojn. Tiam lin altiris la cirka ĝenro kaj li ekis studi ĝin en Moskva cirko en Cvetnoj bulvardo ĉe fama rusa klaŭno Karandaŝ. Lia unua spektaklo sur la cirka areno kune kun lia partnero Boris Romanov okazis la 25-an de oktobro 1948. Poste aperis tre fama klaŭna dueto Jurij Nikulin kaj Miĥail Ŝujdin, kvankam iliaj karakteroj estis tute malsamaj.

En 1981 li iĝis la ĉefreĝisoro kaj ekde 1982 estro de la cirko ĝis sia morto. En 1989 finiĝis plena rekonstruo de la cirko kaj aperis nova konstruaĵo.

Jurij Nikulin mortis la 21-an de aŭgusto 1997 post malsukcesa kirurgia operacio pri lia malsana koro. Lin oni sepultis en la moskva Novodeviĉje tombejo, en la 5-a tereno.

Kino redakti

Li debutis en kino en la filmo "Fraŭlino kun gitaro" aperinta en 1958. Poste li famiĝis kiel komikisto en multaj komedioj, precipe en Triopo Nikulin Morgunov Vicin, en kiuj liaj partneroj estis Eŭgenij Morgunov kaj Georgij Vicin. Tamen lia elstara talento malkovriĝis en kelkaj laŭdindaj roloj en dramaj filmoj. Entute li ludis en pli ol 50 filmoj.

TV spektakloj redakti

Ekde 1993 Nikulin partoprenis TV spektaklon "La blanka papago" kaj eĉ estis kelkajn jarojn ĝia honora prezidanto. Liaj humoraĵoj eldiritaj tie tre plaĉis al spektantoj. Ankaŭ li estis ĉiam agrabla gasto en spektakloj "En nian havenon venis ŝipoj" kaj "Kampo de Sonĝoj" - analogo de "Wheel of Fortune (U.S. game show)".

Verkaro redakti

Jurij Nikulin estis senkomparebla deklamanto de humoraĵoj, ĉar masko de lia kvazaŭ tragiaspekta vizaĝo ne ŝanĝis eĉ dum plej ridindaj momentoj. Tre plaĉis al aŭskultantoj liaj anekdotoj, kiujn li kompilis en kelkajn librojn.

Rekompencoj redakti

Familio redakti

Ekde 1949 ĝismorte li estis edzo de Tatiana Nikolajevna Nikulina (Pokrovskaja) - (1929 - 2014), kiu ankaŭ laboris en la cirko. La geedzoj havis filon Maksim Nikulin, kiu post morto de la patro okupas ties postenon de la cirka estro.

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] "Mi nenien foriros" (video)
  • [2] oficiala paĝo de Nikulin cirko ruse
  • [3] Anekdotoj en spektaklo "Blanka Papago" (video)