Kálmán Haiczl [hajcl], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Haiczl Kálmán estis hungara pastro, eklezia notario. Lia pseŭdonimo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Haiczi Benedek.

Kálmán Haiczl
Persona informo
Naskiĝo la  14-an de oktobro 1866(nun 1866-10-14)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Selmecbánya
Morto la 1-an de februaro 1952
en  Hungario Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco HungarioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • historiisto de kristanismo • arkivisto
vdr

Kálmán Haiczl[1] naskiĝis la  14-an de oktobro 1866(nun 1866-10-14) en Selmecbánya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio), li mortis la 1-an de februaro 1952 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Kálmán Haiczl frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo, Pozono kaj Esztergom, poste li akiris teologian diplomon en Teologia Altlernejo (Esztergom) en 1887. Post jaro li akiris stenografian licencon, en 1889 li pastriĝis. Inter 1889 kaj 1892 li estis eklezia arkivisto, poste eklezia notario. Intertempe en 1894 li doktoriĝis, poste li estis pastro de Garamszentbenedek. En 1919 la alvenintaj ĉeĥoj arestis lin ĝis li ne abdikis la postenon. Li havis ĉeĥoslovakian ŝtatanecon inter 1920-1938. Li estis pastro de Svodín inter 1921-1941, poste li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Reminiszcenciák Simor Jánosról (1892)
  • A szeplőtelen szűz Mária tisztelete (1904)
  • A garamszentbenedeki apátság története (1913)
  • Léva története a XVII. században (1933)
  • Egyháztörténeti emlékek a cseh megszállás korából (1940)
  • A magyarság ősi településének határai a nyugati Felvidéken (1943)

Fontoj redakti

Referencoj redakti