Károly Bari
Károly BARI [kAroj], hungare Bari Károly estas hungarlandana cigano, poeto, tradukisto kaj grafikisto.
Károly Bari | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1952 (71-jaraĝa) en Bükkaranyos | ||||
Etno | Ciganoj en Hungario vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto tradukisto grafikisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis la 1-an de oktobro 1952 en Bükkaranyos.
Biografio
redaktiLi frekventis gimnazion en Miskolc, kie aperis lia debuta sukcesa poemlibro. Poste li lernis en ĉeflernejo kaj universitato en Budapeŝto kaj en Debrecen. En la 1970-aj jaroj pro politikaj poemoj li estis akuzita kaj kondamnita. Nuntempe li okupiĝas pri poemado, pentrado, tradukaĵoj. Li ekspoziciis unue en Gödöllő, poste en Budapeŝto, Parizo, Berlino kaj Strasbourg. Lia poemlibro itale aperis en Bologna. En 2001 li ricevis premion Kossuth, sed li ricevis ankaŭ aliajn premiojn.
Verkoj (elekto)
redaktiFontoj
redakti- Hungara Vikipedio