Károly Hajnik
Károly Hajnik [kAroj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hajnik Károly estis hungara stenografo, redaktoro.
Károly Hajnik | |
---|---|
Litografio de Jakab Marastoni pri Károly Hajnik en 1845 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 10-an de decembro 1806 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Pozono |
Morto | la 21-an de septembro 1866 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Budao (urbo) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • stenografiisto |
Károly Hajnik[1] naskiĝis la 10-an de decembro 1806 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 21-an de septembro 1866 en Budao (urbo).
Biografio redakti
Károly Hajnik maturiĝis en piarista gimnazio en Pest (urbo) en 1821, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1826. Post la diplomo li estis subnotario province. Ekde 1832 li estis stenografo de la hungara parlamento en Pozono, ankaŭ redaktoro de senatana kaj parlamentaj protokoloj de Hungarlando kaj Transilvanio (1832–1849 kaj 1861–1865). Dum la hungara revolucio de 1848 li havis postenon en la kabineto, poste li estis redaktoro kaj librovendisto. En 1861 la parlamenta vivo estis renovigita, tial li denove laboris tie. Li vidviĝis dufoje, la dua edzino naskis dufoje.
Lia verko redakti
- Visszaemlékezések, jelenetek és adomák a magyar életből (dufoje en 1856)