Károly KISFALUDY [kiŝfaludi], hungare Kisfaludy Károly estis hungara poeto, dramverkisto kaj pentristo, pli juna frato de Sándor Kisfaludy. Li estis motoro de la tiutempa hungara literatura vivo.

Károly Kisfaludy
Persona informo
Kisfaludy Károly
Naskiĝo 5-an de februaro 1788 (1788-02-05)
en Tét
Morto 21-an de novembro 1830 (1830-11-21) (42-jaraĝa)
en Peŝto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Subskribo Károly Kisfaludy
Familio
Gefratoj Aleksandro Kisfaludy vd
Profesio
Alia nomo Zorday • Benjámin Szalay • Böködi • Zordi vd
Okupo pentristo • poeto • dramaturgoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Skulptaĵo de Károly Kisfaludy

Biografio redakti

Li naskiĝis en Tét, en la 5-an de februaro 1778. La patro estis departementa ĉefjuĝisto. La patrino naskinta la okan filon Karolon mortis post unu tago. Károly frekventis lernejon en Győr, ekde 1804 li komencis lerni en soldata lernejo en Pest. Li batalis kontraŭ Napoleono, poste li estis limgardisto en Szerém. En 1809 li iĝis subleŭtenanto kaj servis en armeo de Josip Jelačić en Munkeno. Dume li interesiĝis pri literaturo.

En 1811 forlasis la armeon, tial kontakto kun lia patro malboniĝis. Post unu jaro li iris al Vieno, kie li komencis pentradi. Post vojaĝo en Italujo en 1817 li trovis sin en Pozsony. Poste li vivadis en Pest, kie li ne nur pentradis, sed verkadis: sukcese debutis en la dramoverkado. Li ĉiujare eldonadis revuon Aurora ekde 1821. Kremo de tiutempaj poetoj aliĝis al Aurora.

En 1829 li malsaniĝis kaj mortis en Peŝt, en la 21-an de novembro 1830. En 1836 literaturistoj fondis Societon Kisfaludy, kiu longe helpis poetojn, dramistojn kaj romanistojn.

Ĉefverkoj redakti

  • A tatárok Magyarországon (=La tataroj en Hungarujo)
  • 3 komedioj
    • A Kérők (=La svatantoj)
    • A pártütők (=La renegataj politikistoj)
    • Csalódások (=Desapontoj)

Memoraĵoj redakti