Károly Pakocs
PAKOCS Károly (pro. pakoĉ) estis rumania hungara poeto, verkisto, romkatolika pastro, kanoniko naskiĝinta en Nagykároly 17-an de novembro 1892 kaj mortinta en Bukareŝto la 22-an de oktobro 1966.
Károly Pakocs | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Pakocs Károly | |||||
Naskiĝo | 17-an de novembro 1892 en Carei | ||||
Morto | 22-an de oktobro 1966 (73-jaraĝa) en Popești-Leordeni | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | rumana • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario Rumanio vd | ||||
Alma mater | Central seminary (Budapest) (en) (–1915) vd | ||||
Partio | senpartia vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto poeto politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiKároly Pakocs finis teologion en Budapeŝto, li doktoriĝis en 1915, poste lie estis kapelano en Máramarossziget, sekve episkopa sekretario kaj teologia profesoro. Inter 1924-30 li estis interna kunlaboranto de la semajngazeto Katolikus Élet. En jaroj 1933- 36 li estis parokestro en Seini, inter 1936-39 en Baia Mare, en 1939-40 animdirektoro en Budapeŝto de la sociaj fratoj. De 1942 li estis ĝenerala loktenanto. En 1952 laŭ falsaj akuzoj oni malliberigis lin, post sia elliberiĝo (1954) ĝis 1955 li estis profesoro pri teologio en Alba Iulia. De 1955 li estis pastro en la monakinejo de anglaj fraŭlinoj (hejmo por maljunaj monakinoj) en Bukareŝto.
Verkoj
redakti- Nemcsak kenyérrel él az ember (poemoj, Szatmárnémeti, 1919);
- Forró szavak (poemoj, Szatmárnémeti, 1924);
- Hazafelé (rakontoj, Nagykároly, 1926);
- Lélekország (poemoj, Szatmárnémeti, 1927);
- Lélekzuhanás (romano, Szatmárnémeti, 1928);
- Jöttem Isten városából (poemoj, Szatmárnémeti, 1929);
- Édua áldozata (r., Szatmárnémeti, 1933);
- A lélek indul (poemoj, Szatmárnémeti, 1941);
- Különös emberek (noveloj, Szatmárnémeti, 1942);
- A teremtés éneke (drampoemo, 1946).