Kőszárhegy [kOsArhedj] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Székesfehérvár. La loknomo estas hungare: ŝtono-stipo-monto.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas laŭ fervojo kaj (malnova) ĉefvojo inter Budapeŝto kaj norda Balatono, aŭtoŝoseo M7 estas proksime. Apude estas monto 228 m-ojn alta havanta la saman nomon, kiel la komunumo. Apude motokrosejo funkcias.

Historio redakti

Pli frue la loko apartenis al Szabadbattyán, havanta farmojn. Depost la turka erao la bienoj apartenis al grafa familio Batthyány (batjani).

La setlejo memstariĝis en 1931.

Ĉe la monto oni trovis arĝentan trezoron, kiu estas impona objekto de Hungara Nacia Muzeo. Oni supozas, ke tio estas parto de Trezoroj Seuso.