Kővágótöttös
Kővágótöttös [kOvAgOtotoŝ] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécs. La komenca kővágó signifas: ŝtonohakanto.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 14 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.0863/18.1017
- Loĝantaro: 310
- Poŝtkodo: 7675
- Telefonprefikso: 72
Situo redakti
Kővágótöttös situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Pécs troviĝas 13, Szigetvár 29 km-ojn.
Historio redakti
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1335 en formo "Tüttüs". La kampoj seninterrompe apartenis al eklezio de Pécs. Dum la turkoj la loĝantaro malpliiĝis kaj daŭre vivis tie. En 1704 la serboj detruis la vilaĝon. Vilaĝservoj estas lernejo, kulturdomo, interretejo, kuracejo, dentokuracejo, apoteko, vendejo, drinkejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika, iam paroĥa Preĝejo Sankta Nikolao (Kővágótöttös) el la 13-a jarcento, en 1780 baroka turo alkonstruiĝis
- monumento pri falintoj dum la 1-a mondmilito