Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia germaniumato estas neorganika salo de kalio kaj germaniumata acido, blanka salo preparata per fando de germaniuma oksido kaj kalia oksido sub altaj temperaturoj. Ĝi estas trovebla sub du formoj: kalia meta-germaniumato (K2GeO3) kaj kalia orto-germaniumato (K4GeO4). La elementa germanio oksidiĝas malrapide al GeO2 ĉe 250 °C.
Ĝi estas nesolvebla en diluitaj acidoj kaj alkaloj sed dissolviĝas iom post iom en koncentrita sulfata acido kaj eksplode reakcias kun muelitaj alkaloj por produkti germaniumatojn (GeO32-. Germanio okazas ĉefe kiel oksidonombo +4 kvankam multaj komponaĵoj estas konataj kies oksidonombro estas +2. Kelkaj derivaĵoj de germanio estas uzataj kiel dietaj suplementoj.