Kalvinana-luterana preĝejo (Hévíz)

La Kalvinana-luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Hévíz (Hungario), kiun uzas ambaŭ eklezioj.

Kalvinana-luterana preĝejo de
Hévíz
Kalvinana-luterana preĝejo de urbo Hévíz
Kalvinana-luterana preĝejo de urbo Hévíz
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hévíz (urbo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo; luteranismo
provinco Zala
Dato de konsekro 1998
Konsekrinto Béla Harmati; Mihály Márkus
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Bálint Szeghalmy
Konstruado 19951998
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum dominado de turkoj aperis la protestantaj religioj, sed la aŭstraj imperiestroj (samtempe hungaraj reĝoj) estis firme katolikaj. Ekde 1608 la soldatoj ricevis privilegion pri la elektebla religio. Tamen la apuda Keszthely (supozeble ankaŭ tiama vilaĝo Hévíz) restis firme katolika. En la 18-a jarcento ankaŭ luteranaj enmigrantoj alvenis. Ĝis 1926 la luteranoj eklezie apartenis al KővágóörsNagykanizsa, pli poste jam al la najbara Keszthely. La kalvinanoj aranĝis diservojn loke en loĝejo aŭ kulturdomo, la luteranoj en kinejo aŭ hospitala halo. En 1994 la municipo donacis konvenan areon por la konstruota kirko, kiu estis preta en la sama jardeko. La altara bildo estis kreita en 2003 fare de Rózsa Polgár. La orgeno alvenis en 2004.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en suda parto de la urbo sur herbejo. La fasado formanta triangulon estas simetria, meze la enirejo funkcias, plej supre en aperturo sonorilo estas videbla. Inter la enirejo kaj aperturo granda ronda fenestro situas. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. La ekstraj muroj estas kovritaj grandparte per ŝtonoj.

Fontoj redakti