Kalvinana tritura preĝejo (Rákospalota)

La Kalvinana tritura kirko estas religia konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Rákospalota.

Kalvinana kirko en Rákospalota
Kalvinana kirko kun 3 turoj en Rákospalota
Kalvinana kirko kun 3 turoj en Rákospalota
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Rákospalota
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
Dato de konsekro 1942
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 600 sidlokoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Rákospalota la unua mencio okazis pri kalvinana instruisto en 1604 fare de Stefano Bocskai. Dum la historio la kalvinana grupo ekzistis seninterrompe, eĉ el ĝi formiĝis pli nova grupo en Újpest. En 1786 baroka kalvinana preĝejo estis konstruita. En la 20-a jarcento ĝi malmoderniĝis, kadukiĝis, fine ĝi estis malkonstruita. En loko de la nuna kirko kuŝis iam la vilaĝdomo (administrejo), kiu same malmoderniĝis, same malkonstruiĝis. La kalvinanoj aĉetis la malplenan lokon por la nova kirko konstruita inter 1938 - 1941. La orgeno, predikejo, ĉeftablo kaj sonoriloj estis portitaj el la malnova preĝejo.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas preskaŭ sola en korto. Fasado de la kirko estas simetria, meze funkcias la enirejo. La plej supre la tri turoj altiĝas, inter ili la meza estas la plej alta. Ili estas konataj kvazaŭ pingloj. La eksteraj muroj estas kovritaj per ruĝaj ornambrikoj. Interne dekomence funkcias hejtado helpe de vaporo.

Fontoj redakti

 
La turoj