Kaniso (lingvo)
Kaniso (Canis) estas planlingvo proponita de Ron de LEEUW en 2003. Laŭ la aŭtoro, Kaniso estas simpla kaj logika, sed, ĉefe, honesta. Kaniso akiris ĝian vortprovizon (kiu havas nur 133 vortojn) ĉefe el latinidaj kaj Afrikaj lingvoj. Kanisa gramatiko estas miksaĵo el latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj por esti facila por lerni.
Kaniso (lingvo) | |
Canis | |
konstruita lingvo | |
---|---|
Kreinto | Ron de LEEUW |
Dato | 2003 |
Lingvistika klasifiko | |
Planlingvo | |
Lingvaj kodoj | |
Angla nomo | Canis |
Kaniso uzas 33 literojn de kartvela alfabeto, modifitaj laŭ prononco.
Gramatiko
redaktiMorfologio
redaktiLa artikoloj estas dividita en 4 grupoj: aferoj, humoj, animaloj kaj abstraktaĵoj. Estas difinitaj kaj nedifinitaj artikoloj:
difinitaj:
- la - aferoj;
- lo - homoj;
- li - animaloj/plantoj;
- le - abstraktaĵoj;
nedifinitaj:
- una - aferoj;
- uno - homoj;
- uni - animaloj/plantoj;
- une - abstraktaĵoj.
En kombino kun 'de' (el) oni havas tiujn formojn:
- de + la = della
- de + lo = dello
- de + li = delli
- de + le = delle
Substantivoj
redaktiSubstantivoj finiĝas per -e, -o kaj -a. Por fari pluralon, oni metu -s post -e aŭ ŝanĝu -o kaj -a al -i, ekzemple: lo pane/ lo panes (la pano, la panoj); lo erro/ lo errori (la eraro, la eraroj); lo camara/ lo camari (la fotilo/ la fotiloj).
Pronomoj
redaktiLa personaj pronomoj estas los (mi), tos (ci), eos (li), eas (ŝi), eus (ĝi), nos (ni), vos (vi), pos (ili). Por fari akuzativon, oni metu -la: losla (min), tosla (cin), ktp. Por fari posedan pronomon, oni metu -tra: lostra (mia), tostra (cia), ktp.
Demonstrativaj pronomoj estas: Aça = tiu, Açi = ĉi tiu/ tiuj; Saçi = kie; Içi = ĉi tie.
Verboj
redaktiCanis havas regulajn kaj neregulajn verbojn. Ili havas 6 tempojn. La verbo varias laŭ personoj; gerundio kaj participo havas 4 kazojn: nominativon, genitivon, dativon kaj akuzativon.
Prepozicioj
redaktiPrepozicioj estas:
- Uprano = super
- Ab = apud
- Proximo = proksime de
- Makrunos = malproksime de
- Koxta = apud
- Epa = antaŭen
- Peroska = per
- Sub = sub.
Nombroj
redaktiNombroj:
- 0 Siefra
- 1 Mono
- 2 Duo
- 3 Trea
- 4 Buta
- 5 Penta
- 6 Hexa
- 7 Hepta
- 8 Octo
- 9 Nona
- 10 Deca
- 11 Monodeca
- 12 Duodeca
- 20 Vento
- 21 Monovento
- 22 Duovento
- 30 Trenta
- 40 Quatro
- 50 Cinqua
- 60 Sessata
- 70 Settanta
- 80 Ottanta
- 81 Monoöttanta LXXXI
- 82 Duoöttanta LXXXII
- 83 Treaottanta LXXXIII
- 84 Butaottanta LXXXIV
- 85 Pentaottanta LXXXV
- 86 Hexaottanta LXXXVI
- 87 Heptaottanta LXXXVII
- 88 Octoöttanta LXXXVIII
- 89 Nonaottanta LXXXIX
- 90 Novanta
- 100 Cention
- 101 Centionmono
- 110 Centiondeca
- 111 Centionmonodeca
- 200 Vention
- 300 Trention
- 400 Quatrion
- 500 Cinquion
- 600 Sessation
- 700 Settantion
- 800 Ottantion
- 900 Novantion
- 1000 Milla
- 1001 Millamono
- 2000 duomilla
- 10.000 decamilla
- 100.000 cention milla
- 1.000.000 mono milliona
- 1.000.000.000 mono miljardo
Sintakso
redaktiLa vortordo estas SVO (subjekto, verbo, objekto) kaj tre simila al la angla lingvo.
Eksteraj ligiloj
redakti- http://home.unilang.org/main/wiki2/index.php/Cani%CF%82 Arkivigite je 2005-04-19 per la retarkivo Wayback Machine