Karolina Cicha (naskiĝis la 20-an de aprilo 1979 en Bjalistoko [1] ) estas pola kantistino, aktorino, komponistino kaj multinstrumentisto.

Karolina Cicha
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1979 (1979-04-20) (45-jaraĝa)
en Bjalistoko
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato en Bjalistoko
Okupo
Okupo aktorokomponisto
TTT
Retejo http://karolinacicha.eu/
vdr
Karolina Cicha dum sia ĉeesto en la festivalo WOMEX 15 en Budapeŝto, 2015

Ŝi finis polan filologion en Universitato en Bjalistoko kaj Akademion de Teatraj Praktikoj "Gardzienice". Estas doktoro pri homa scienco en la fako literaturscienco, defendinte en 2010 la disertaĵon Sublimeco en postnovonda poezio de Adam Zagajewski. En la kampo de muziko estas memlernanto.

En 2009, ŝi surbendigis albumon Gajcy!, eldonitan de la Muzeo de la Varsovia Ribelo kun siaj propraj aranĝoj de kantoj pri Varsovio, prezentitaj en duetoj kun la ĉefaj muzikistoj de la pola alternativa muziko. La premiero de la albumo okazis kune kun varba koncerto organizita en la muzeo. En 2010 aperis muzikalbumo Wawa2010.pl, samloke eldonita okaze de la 66-a datreveno de la Ribelo de Varsovio.

Karolina Cicha kaj Esperanto redakti

Bart Pałyga ludis interalie kun Karolina Cicha sur grandega nombro de etnaj kaj tradiciaj instrumentoj el tuta Azio kaj Eŭropo. En 2012 oni preparis, kune kun Bart Pałyga la projekton Wieloma językami (Per multaj lingvoj), aludante al la multkultura heredaĵo de Podlaĥio (kantoj en 9 lingvoj: la angla. ukraina, litova, rusa, cigana, belorusa, jida, pola, tatara kaj Esperanto) [2][3] . Per kantoj el tiu ĉi projekto ŝi en majo 2013 (sub la standardo de Cicha & Spółka) gajnis la Grandpremion ĉe Konkurso dum la Popola Festivalo Nova Tradicio kaj la Individuan Premion Czesław Niemen pro personeco kaj esprimoriĉo[4].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti