Kastelo Schauenburg

Ruino Schauenburg estas burgresto el la meza mezepoko en la hodiaŭa urbo Friedrichroda en Germanujo. La altburgaĵo troviĝas je 1,5 km sudueste de la urbocentro sur la ekstrema piko de la samnoma monto apartenanta al la norda rando de Turingia Arbaro. La plej imponaj spuroj de la burga areo estas ĉe la eosta rando de la jam nature per deklivaĵoj kaj rokaĵoj fortifikata montopinto. La tuto havas altecon de inter 610 kaj 630 metroj.

Kastelo Schauenburg

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 50′ 47″ N, 10° 33′ 20″ O (mapo)50.846310.5556Koordinatoj: 50° 50′ 47″ N, 10° 33′ 20″ O (mapo)
Kastelo Schauenburg (Turingio)
Kastelo Schauenburg (Turingio)
DEC
Kastelo Schauenburg
Kastelo Schauenburg
Situo de Kastelo Schauenburg
Kastelo Schauenburg (Germanio)
Kastelo Schauenburg (Germanio)
DEC
Kastelo Schauenburg
Kastelo Schauenburg
Situo de Kastelo Schauenburg
Map
vdr

Strategia rolo redakti

El elekto de la loko de Schauenburg eblas dedukti ĝia iama dediĉo. La tre najbaraj montoj (oriente Gottlob/571 m, okcidente Tannenkopf/621 m kaj Abtsberg/697 m) kiel ankaŭ la norda antaŭelstaranta monto Reinhardsberg/483 m evidentiĝis maltaŭgaj malgraŭ kelko da avantaĝoj. La remparo asekurigis kaj baris danke al sia pozicio speciala la mezepokajn stratojn transkondukantajn Turingian Arbaron en direkto suda inter Finsterbergen kaj Friedrichroda. La transpasejaj stratoj Burgweg kaj Roter Weg trafis ĉe la nuntempa domo Heuberghaus 688 m (tri kilometrojn sude de la burgo) la padon Rennsteig. Samtempe oni kontrolis disde Schauenburg ankaŭ la okcidentan sekcion de Rennsteig. Großer Inselsberg, plej alta loko de la orienta Turingia arbaro, troviĝas ĉ. 6 km ueste. Wartburg, ankaŭ ne malproksime de Rennsteig, estas 22 km nordueste kaj finfine la grava iama monakejo de Reinhardsbrunn estas tri kilometrojn for en norda direkto.

Najbaraj similaj kompleksoj estis la prahistoria remparburgo Torstein apud Tabarz kaj la apud Waltershausen starinta remparburgo Baldrichstein; la laste menciita burgo transprenitis fare de la postaj landgrafoj kaj refortikitis kiel Kastelo Tenneberg.

Historio redakti

Ekde la 11-a jarcento konatas en okcidenta Turingio grafo Ludoviko la Barbulo kiu danke al teritoriakiro kaj donacoj havigis al si grundposedaĵon de malnova setlejo apud Gotao fondonte kun siaj uloj serion da lokoj inter kiuj estis ankaŭ Friedrichroda.

En dokumento kiu farigis imperiestro Henriko la 3-a kaj ties posteulo Konrado la 2-a en la 28.8.1044 en Bamberg akiroj kaj donacoj denove konfirmitis kaj krome oni rajtigis Ludovikon konstrui burgon. Meze de siaj posedaĵoj, ĉe Lupa pado (Wolfsstieg) apud Friedrichroda, de kie eblis observe rigardi ĉiujn havaĵojn, starigitis Schauenburg.[1]

Ludovikida burgo redakti

Grafo Ludoviko la Barbulo estis prapatro de la grafoj ludovikidaj. Post edziĝo al Cecilio de Sangerhausen li sukcesis pligrandigi kaj posedaĵojn kaj influojn en Turingio. Kiam li mortis en 1055 l postlasis al la filoj Schauenburg-kastelon kiu tiutempe, pro la havaĵakumulo, ne plu estis centre de la regataj teritorioj. Tiam ekplanitis verŝajne en tiu ĉi familio havigi ankaŭ la uestajn teritoriojn ĉe la malsupra fluo de Hörsel-rivero kun la posta Wartburg. Tiun ĉi taskon transprenis - laŭ la fondlegendo de Wartburg - grafo Ludoviko la Saltanto. En bataloj faritaj de reĝo Henriko la 4-a kontraŭ turingianoj kaj saksoj la Saltanto ŝajnigis lojalecon por la reĝo. Kiam li devis fuĝi en 1080 Ludoviko akompanis lin, eble kun oferto de mallonga ripozumo sur Schauenburg-kastelo, en sekuran teritorion.[2]

Post konstruo de Wartburg kaj la proksima Tenneberg-kastelo la rolo grava de Schauenburg malpligrandiĝis paŝon post paŝo. Ĝia rolo nova estis eble ĉefe protekta por la proksima dinastia monakejo Reinhardsbrunn kaj por senĝenata trafikado kaj komercado sur lokaj stratoj.

Protektburgo por Klostro Reinhardsbrunn redakti

 
Vido envalen disde la burgo al Schmalkalden

Reinhardsbrunn estis entombigloko de la Ludovikidoj kaj ilia baza klostro (ekde 1085) kaj de la tuta landgrafujo Reinhardsbrunn iĝis vera spirita kaj religia centro. Danke al multe da donacoj kaj impostoj la monakoj de Reinhardsbrunn pliriĉiĝis. Pro tio necesis simple havi fortikitan burgon en la proksimeco. Dum la interna milito, kiu faritis post 1247 pri la heredaĵoj landgrafaj, Schauenburg devis moderniĝis laŭ instigo de la abato. Protektvoktoj klostraj iĝis la najbare rezidantaj grafoj de Henneberg; ili povis anstataŭi ĉiujn ĝistiamaj protektantojn kaj kavalirojn. Je la fino de la milito la plejparto de remparaj burgoj en la turingia landgrafujo malkonstruitis, kiam ankaŭ Schauenburg komencis tute malfunkcii.[3]

 
Plano superrigarda por Schauenburg apud Friedrichroda

Restoj kaj honoro redakti

La maloftaj restoj, jam en la 18-a jarcento priskribite, konsistas hodiaŭ nur el prilaboritaj rokaĵoj kaj ebenigitaj areetoj en la pintozono de la kastelmotno. Supozatas ke la en ŝtono konstruitaj partoj maloftis. La konstruintoj de la remparoj, loĝejoj, ekonomiaj ejoj preferis lignoj. Rimarkindas Maria fonto (Mariaquell), la akvoprovizejo kie estis verŝajne ankaŭ antaŭburgo. Kiam oni faris elsofadojn en la 1950-aj jaroj surloke oni trovis ceramikaĵojn, metalajojn kaj rompitajn brikojn. Ĉio tia videblas en la regionhistoria sekcio de muzeoj de Gotao. La zono facile atingeblas per migradopadoj kaj estas monumentprotektita. Disde roko ĉe la orienta rando de la burgzono salutas la valon la Schauenburg-pintkruco.

Imponas la sekvanta laŭdo de la burgo: Für die Bewohner Thüringens kann es kein ehrwürdigeres Denkmal aus der frühesten Geschichte ihres Landes geben, als die Ruinen der Schauenburg. Hier war es, wo der Stamm der mächtigen Landgrafen von Thüringen für Jahrhunderte hinaus wurzelte, von wo die Kultur für einen so großen, noch unangebauten, noch im rohesten Zustande der Natur schlummernden Theile dieses Landes ausging.[4]

 
La poemo simfonia Von der Schauenburg, titolfolio

La gotaano kaj komponisto Max Wagner, kiu restis en julio 1892 feriume en Friedrichroda,[5] inspiritis de al burgruino la simfonia poemo Von der Schauenburg op. 18. Premiero ĝia estis en 1894 en Berlino.[6].

Referencoj redakti

  1. Dr. August Beck: Die Geschichte des Gothaischen Landes, Band I, Geschichte der Regenten, Gotha, 1868, p. 57
  2. Volker Schimpff: Die Heden-Orte in Thüringen. p. 55 kaj noto 144. Surrete: http://cma.gbv.de/dr,cma,011,2008,a,02.pdf
  3. Hans-Jörg Ruge Historischer Abriß von Friedrichroda und Reinhardsbrunn. Friedrichroda 1995, p. 11–30
  4. Friedrich Gottschalck: Die Ritterburgen und Bergschlösser Deutschlands. Achter Band, p. 233, Halle 1831; traduko: Por la loĝantoj de Turingio ne povas esti monumento pli veneranda el la prahistorio de ilia lando ol ĝuste la ruinoj de Schauenburg. Ĉar tie ĉi la tribo de la potencaj landgrafoj turingiaj radikiĝis dum jarcentoj. De tie eliras la kulturaĵoj por tiom granda, ankoraŭ en kruda naturstato dormanta landero.
  5. Listo de la kuracejgastoj en Friedrichroda kaj Reinhardsbrunn, nr. 12, 15.7.1892 Nr. 4211
  6. Neue Berliner Musikzeitung, Wochenschrift für die musikalische Welt, 48/43, 25.10.1894 p.469–470

Literaturo redakti

  • Steffen Raßloff, Lutz Gebhardt: Die Thüringer Landgrafen. Geschichte und Sagenwelt. Ilmenau 2017, ISBN 978-3-95560-055-6.
  • Helmut Assing: Der Aufstieg der Ludowinger in Thüringen. In: Heimatblätter ´92 des Eisenacher Landes, Sonderteil, Marburg 1993, S. 7–52. (Eisenacher Presse, EP REPORT 3), ISBN 3-924269-95-5, p. 7–52.
  • W. Bickel: Die Schauenburg bei Friedrichroda im Thüringer Wald, 1937.
  • Claus Cramer: Die Anfänge der Ludowinger. En: Zeitschrift des Vereins für hessische Geschichten und Landeskunde, N.F. Bd. 68. Kassel 1957, p. 64–94.
  • Hanns-Jörg Runge: Historischer Abriß von Friedrichroda und Reinhardsbrunn. Heft 1. Ur- und Frühgeschichte und Mittelalter. Friedrichroda 1995.

Eksteraj ligiloj redakti