La Kastelo de Vajta (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Zichy [ziĉi]) estas impona historia monumento en Hungario, en vilaĝo Vajta.

Aerfoto pri kastelo de Vajta

Historio redakti

Grafa familio Zichy akiris la bienon de Vajta en 1650, poste oni konstruis nobelan domon. Mihály Pollack projektis nefaritan kastelon en 1815, laŭ tiu projekto oni konstruis la klasikisman kastelon en 1923, kiam la klasikismo estis nur historio. Post la 2-a mondmilito Zichy-anoj rifuĝis, la hungara ŝtato akiris la kastelon kaj profitis ĝin kiel somerumejo de gvidantoj de la lando, depost hungara revolucio de 1956 somerumejo por handikapaj infanoj. En 1994 la kastelo forlasiĝis, en 2000 usona protestanta eklezio Golgota aŭ Calvary Chapel aĉetis ĝin por establi religian altlernejon.

 
Aerfoto pri kastelo de Vajta

Konstruaĵo redakti

La teretaĝa kastelo situas sola en granda parko. Ĝi formas U-majusklon kaj havas 12 kamentubojn kaj 365 fenestroj. En mezo de la fasado troviĝas la ĉefenirejo kun 13 metrojn alta kupolo. Interne restis iom da originaj mebloj. En la ĉefĉambro la planko estis farita el intarzia ligno.

Parko redakti

La ĝardeno estas geometria laŭ franca stilo. La parko mem estas protektata laŭ angla stilo.

Fontoj redakti