Baziliko de Saint-Denis

(Alidirektita el Katedralo Sankta Denizo)

La baziliko de Saint-Denis (franclingve Basilique de Saint-Denis, aŭ plisimple Basilique Saint-Denis) estas fama preĝejo enhavanta la tombojn de la francaj monarkoj kaj lokita en Saint-Denis, ĉirkaŭurbo de la Pariza Regiono.

Baziliko de Saint-Denis
malgranda baziliko • katolika katedralo [+]
Koordinatoj48° 56′ 8″ N, 2° 21′ 35″ O (mapo)48.9355555555562.3597222222222Koordinatoj: 48° 56′ 8″ N, 2° 21′ 35″ O (mapo)

ArkitektoSuger de Sankta Denizo

Estiĝo12-a jarcento

Baziliko de Saint-Denis (Seine-Saint-Denis)
Baziliko de Saint-Denis (Seine-Saint-Denis)
DEC
Lokigo de Seine-Saint-Denis en Francio

Map
Baziliko de Saint-Denis

Vikimedia Komunejo:  Basilique Saint-Denis [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Okcidenta fasado

Tiu monumento estas komparebla kun la abatejo de Westminster en Anglio. Plejmulto el la reĝoj de Francio estis entombigitaj tie. Sed male de Westminster, la baziliko ne estis uzita por entronigoj (kiuj okazis plejofte en Reims) de reĝoj, nur sep reĝinoj estis entronigitaj ĉi-tie.

Denizo estis sankta patrono de Francio kaj, laŭ legendo, la unua episkopo de Parizo. La franka reĝo Dagoberto la 1-a, kiu reĝis ekde 628 ĝis 637, verŝajne fondis la unuan abatejon de Saint-Denis tie.

Ĝi estas Emblemo historia monumento Klasita MH (18621926ĝardeno). La 9-an de oktobro 1966, la baziliko estis denove promociita al statuto de katedralo samtempe kun la kreado de la diocezo de Saint-Denis.

Notindaj dimensioj redakti

  • Interna longo: 108 m
  • Alto de la suda turo: 58 m

La 17an de marto 2018, Françoise Nyssen, Ministro pri kulturo, validis la projekton rekonstrui la nordan turon (je 90 m altan) planitan de 2022 ĝis 2032.

Vidu ankaŭ redakti