Malfermi la ĉefan menuon
Katedralo de Graz

Der katedralo de Graz (germane: Grazer Dom) estas la katedralo de la episkopujo Graz-Seckau. Samtempe la paroĥo de la katedralo estas alligita al la Dekanujo Graz-Mezo de la Urbopreĝejo Graz.

La katedralo estas unu el la art- kaj kultur-historie plej gravaj konstruaĵoj de la urbo Graz en Aŭstrujo. La konstruaĵo estis konstruata en la 15-a jarcento laŭ gotika arĥitekturo. Sub Frederiko la 3-a ĝi fariĝis kortega preĝejo de la imperiestroj de la Sankta Romia Imperio kaj en la jaro 1786 katedralo, kiam Graz fariĝis episkopejo. La eklezia konstruaĵo, origine planita kiel preĝejkastelo ekster la mezepoka urba remparo, staras sur altigita tereno.

KonstruhistorioRedakti

La katedralo de Graz estas konsekrita al Sankta Egidio kaj tial ankaŭ nomiĝas Katedralo Sankta Egidio. Unua preĝejo konsekrita al Sankta Egidio troviĝis almenaŭ ekde la 12-a jarcento sur la loko de la nuna katedralo. Dokumento mencias la jaron 1174, unua pastro en Graz estas dokumentita por 1181. De tiu unua preĝejo tamen nenio konserviĝis.

Kiam imperiestro Frederiko la 3-a en 1438 komencis la konstruon de la kastelo de Graz, ankaŭ la novkonstruo de la preĝejo komenciĝis. El ĉi tiu tempo devenis la nun ne plu ekzista duetaĝa liga koridoro inter kastelo kaj katedralo. Kiel je ĉiuj konstruaĵoj starigitaj sub Frederiko la 3-a en la katedralo de Graz troviĝas la skribo AEIOU kun gravuritaj aŭ pentritaj jarnombroj: 1438 en la iama sakristio, 1450 en la ĥorejo, 1456 ĉe la okcidenta portalo kaj 1464 en la volbopentraĵo. Per la jaro 1464 oni tial supozas do ankaŭ la finkonstruo de la katedralo. El la jaro 1441 datiĝas imperiestra dokumento de Frederiko pri la disdono de la foirprivilegio por la 1-a de majo ĉiujare, kiun oni rilatigas kun la tiama preĝejkonsekrofesto. Tial nun oni denove festas la 1-an de majo kiel datreveno de la katedralkonsekro.[1]

Katedrala konstruestro estis supozeble la ŝvabo Hans Niesenberger, kiu en 1459 je Regensburg estis nomata Majstro de Grätz de Weissnaw kaj en 1483 je la katedralo de Milano kiel Majstro Johano de Graz.

En 1564 la konstruaĵo estis kortega preĝejo kaj ĝis 1573 urba paroĥopreĝejo (funkcio, kiun en 1585 transprenis la iama dominikana kaj nuna urba paroĥa preĝejo); en 1577 la Jezuitoj transprenis la preĝejon. En 1615 okazis la alkonstruo de sakristio; inter 1617 kaj 1667 oni starigis entute kvar novajn kapelojn. En 1786 la preĝejo rangaltiĝis al katedralo.

En 1831 oni anstataŭis la eskarpon al Burĝostrateto per terasmuro kaj perono kaj malkonstruis la ligokoridoron al la jezuito-kolegio. En 1853/1854 okazis la malkonstruo de la duetaĝa koridoro inter katedralo kaj kastelo. En 1962/1963 oni novformis la preĝejan internon, kreante novan liberstaran altaron same kiel forigante de forĝita kadro inter ĥorejo kaj ĉefa navo.

Ekstera konstruaĵoRedakti

 
Tegmentosilueto de la katedralo de Graz
 
Okcidenta portalo

De ekstere la katedralo de Graz aspektas masiva kaj simpla. Sole la ĥorejo, kompare kun la laŭlonga domo pli mallarĝa, havas per siaj apogopilastro kaj abunda ornamriparo viglan murstrukturon. La origine impone pentritaj fasadoj nun estas plejparte blankaj, escepte kelkajn freskorestaĵojn. Plej konata estas la pentraĵo Dioplago-bildo, atribuita al Thomas de Villach, ĉe la suda flanko de la laŭlonga domo, kiu rilatas al la jaro 1480, en kiu tri plagoj atakis Graz-on: pesto, milito kaj akridoj. La flankenmetitaj kapeloj kaj la du tegmentoturetoj ne originas el la konstruepoko, sed estas postaj aldonaĵoj. La portaloj ĉe la laŭlongaj flankoj devenas el la fino de la 17-a jarcento, same kiel la pordoj kun rimarkindaj surforĝaĵoj.

La riĉe ornamita okcidenta portalo klare devenas el la epoko de gotika arĥitekturo. De la origina stato restis tamen nur baldakenoj kaj anĝel-konzoloj; la statuoj en la embrazuro, kiuj figuras Marian, Sanktan Jozefon, Johanon la Baptiston kaj Sanktan Leopoldon, devenas el la 19-a jarcento. Super la portalo datigita en 1456 videblas la imperiestra AEIOU kaj blazonŝildoj montrantaj la dukapan imperian aglon, la blazonon de Aŭstrujo same kiel la blazonojn de Portugalujo kaj Stirio. La portugala blazono honoras la edzinon de Frederiko la 3-a, Eleonora de Portugalujo kaj Aragono, filino de la portugala reĝino.

ReferencojRedakti

  1. Direktorium 2008 de la episkopujo Graz-Seckau

LiteraturoRedakti

  • Alois Kölbl, Wiltraud Resch: Wege zu Gott. Die Kirchen und die Synagoge von Graz. Dua ampleksigita kaj kompletigita eldono. Styria, Graz/Vieno 2004, ISBN 3-222-13105-8, pj. 72–88
  • Horst Schweigert: Graz (= Die Kunstdenkmäler Österreichs. = Dehio-Handbuch Graz. = Dehio Graz.). Prinovigaĵo. Schroll, Vieno 1979, ISBN 3-7031-0475-9, pj 13–24.

Eksteraj ligilojRedakti