Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Brno)
La Katedralo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas impona romkatolika konstruaĵo kaj grava nacia kultura monumento en Ĉeĥio, en la centro de urbo Brno sur malalta monteto „Petrov” (Petromonto)..
Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo | |||
---|---|---|---|
La katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Brno
| |||
katolika katedralo • katedralo | |||
Loko | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
Municipo | Brno | ||
49° 11′ 27″ N, 16° 36′ 26″ O (mapo)49.19097222222216.607361111111Koordinatoj: 49° 11′ 27″ N, 16° 36′ 26″ O (mapo) | |||
Bazaj informoj | |||
Religio | kristanismo | ||
Rito | romkatolika eklezio | ||
diocezo | Brno | ||
Statuso | katedralo | ||
Arkitektura priskribo | |||
Konstrustilo | romaniko, gotiko, baroko, novgotiko | ||
Konstruado | |||
Specifo | |||
Alto | 84 m (turoj) | ||
Konstrumaterialo | masonita | ||
Mapo | |||
Ligiloj | |||
Historio redakti
La unua romanika preĝejo dediĉita al la Apostolo Petro en tiu loko estis jam konstruita ĉirkaŭ 1180. El tiu konstruaĵo restis nur la kripto. En la 14-a jarcento la kirko estis rekonstruita en gotika baziliko. Baldaŭe la patroneco estis etendita al la Apostolo Paŭlo.
Dum la Tridekjara Milito la svedoj sensukcese sieĝis la urbon Brno. La baziliko estis grave damaĝita de kanonoj. La turoj kolapsis. Inter 1651 kaj 1652 la preĝejo estis rekonstruita nur provizore, inter 1743-1746 jam stabile. En 1777 tiu kirko iĝis katedralo. En ĉi tiu okazo la interno estis rekonstruita en baroka stilo. Inter 1889 kaj 1891 la katedralo ricevis novgotikan altaron 11 metrojn altan.
Tagmeza sonorado antaŭ unu horon redakti
Tradicie la sonoriloj de la katedralo sonoras estas je la 11-a horo anstataŭ tagmezo. Jen la legendo pri tio:
Kiam la svedoj sieĝis la urbon, ili promesis, se ili ne povas okupi la urbon ĝis tagmezo de la 15-a de aŭgusto, ili nuligos sian atakon. Kelkaj ruzaj civitanoj faris la sonoradon horon pli frue, ol tiu dato, trompante la svedojn.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en sur altaĵo, sed proksime troviĝas burgo Špilberk. La katedralo havas 2 ĉefturojn kaj flankoturojn.
La interna parto estas baroka.
-
Vido al la katedralo
-
La katedralo sur monero
-
Internaĵo de la katedralo
-
Orgeno de la katedralo
-
Novgotika altaro de la katedralo
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Cathedral of St. Peter and Paul, Brno en angla Vikipedio kaj Katedrála svatých Petra a Pavla en ĉeĥa Vikipedio.
- Oficiala retejo Arkivigite je 2014-07-06 per la retarkivo Wayback Machine