Kay-Michael DANKL (naskiĝinta la 29-an de oktobro 1988 en Graz) estas aŭstra politikisto komunista kaj urba konsiliano de Salcburgo.[1]. EStis li kandidato por urbestreco kaj partia pintestreco en Salcburg jam en marto 2019 atinginte 3,7 elcentojn de la voĉdonoj[2]. En la 8.5.2019 li oficiale iĝis ano de la urba konsilio salcburga.[3] Krome estis Dankl unua kandidato dum la balotoj por la landa parlamento de Salcburgio kaj ricevis 11,7 % de la voĉoj; de junio 2023 li estas kaj landa parlamentano kaj anda frakciestro de KPÖ[4].

Kay-Michael Dankl

Vivo redakti

Malgraŭ naskiĝo en Stirio li frekventis la bazlernejon en la salcburga kvartalo Gnigl[[ kaj poste la nehumanisman realisman gimnazion en Salcburgo. Pro familiaj kaŭzoj transloĝiĝis li en 2002 al Tucson en Arizonon. En 2005 revenis li Salcburgon kaj komencis studi historion ĉe la Salcburga universitato. Tie li engaĝiĝis kiel konsilisto de ĵus komencintaj studentoj. Post magistriĝio li laboris inter aŭgusto 2013 kaj julio 2014 ĉe Eŭropa Konsilio en Strasburgo.[5] De la naskiĝo de la filino (decembro 2023) vivas li en la salcburga urbokvartalo Parsch.[6] laborante kiel muzeisto.

Kariero politika redakti

Inter 2009 kaj 2013 Dankl aktivis kiel historistudenta porparolanto kaj specialisto pri edukpolitiko je la studenta sindikataro Österreichische Hochschülerschaft. En 2009 li ĉeestis la protestmovadon Unibrennt.[7] Inter 2007 kaj 2012 li gvidis publikajn debatojn[8] kaj troviĝis ĉe pluraj internaciaj disputdueloj.[9] Dankl ankaŭ engaĝiĝis ĉe civilsociaĵoj, ekz. ĉe Plattform gegen Rechts kontraŭ koalicio inter kristandemokratoj kaj FPÖ[10] kaj Solidarisches Salzburg[11].

De 2015 al 2017 li estis federacia estro de Junge Grüne (junula sekcio de La Verduloj – La Verda Alternativo).[12][13] En 2017 oni elektis lin estro de la Verdula partiakademio de Salcburgo. Post la forpelo de la ribelema junula sekcio de sia sino fare de la Verdula partio en marto 2017[14] Dankl ekspartianis apogonte la fondon de maldekstra platformo nome PLUS Plattform Unabhängig & Solidarisch kiu kune kun la komunistoj kandidatis ĉe la balotadoj por la Nacia Konsilio en 2017 sub la nomo KPÖ PLUS.[15][16] Postbalote Dankl deĵoris por Junge Linke kiu fonditis en 2018 kiel sendependa porjunula organizaĵo en Aŭstrujo.

Okaze de la elektoj al la salcburga urbodomo en marto 2019[17] mankis nur 50 voĉoj por sukcesa konsili-enirej de la komunistoj, danke al Dankl.[18] De majo 2019 Dankl sidis en la kontrolkomisiono de la urba konsilio.[19][20] Li deklaris la komunista urbestrino de Graz, Elke Kahr, sia politika idolo.[21] Dankl kiel la komunistaj deputitoj de Graz parton de sia salajro tradonis al bezonantoj.[22]

En 2023 ĉe la balotoj al la salcburgia landa parlamento Dankl estis la komunista ĉefkandidato.[23] Centra temo estis oferti malmultekostajn loĝejojn. La komunistoj atingis 11,7 %.[24]

Kiam estis elektota nova urbestro salcburga en 2024, Dankl sukcese atingis duan rondon danke al 28 elcentoj.[25] kiu okazos en la 24-a de marto 2024.[26]

Verkoj redakti

  • Dankl, Kay-Michael / Linhuber, Peter / Pichler, Luisa (2010): Das Ausseerland in der Zwischenkriegszeit. Wirtschaft, Politik, Gesellschaft und Kultur in den Jahren 1929–1934.
  • Dankl, Kay-Michael (2012): Von der grünen Revolution zum Land Grabbing der Gegenwart. Transnationale Landkäufe im Kontext globaler Agrarentwicklungen seit den 1970er Jahren. (=bakalaŭriĝlaboraĵo, Salcburgo)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. "Wir sind noch nicht am Ziel"
  2. "KPÖ: KPÖ PLUS gelingt in Salzburg eine kleine Sensation". Arkivita el la originalo je 2019-03-12. Alirita 2024-03-12.
  3. "ÖVP stellt Bürgermeister und relative Mehrheit"
  4. Mag. Kay-Michael Dankl ĉe salzburg.gv.at, 8.8.2023
  5. "Kay-Michael Dankl, Jahrgang 2013, 01/08/2013 - 31/07/2014"
  6. Harald Saller: "Kay-Michael Dankl und sein Spagat zwischen Windeln wechseln und stressigem Wahlkampf" ĉe: SN, 24.1.2024
  7. "Riesenplakat auf Festung für Bildungsreform", ĉe: Orf.at, 2.11.2009
  8. "Heiße Debatten in der kalten Jahreszeit", ĉe: afa.at, Global View 4/2009, p. 28
  9. "Stand der Liga nach dem Austrian Open", Freie Debattierliga 2011/12, 18.12.2011
  10. "Protest gegen Schwarz-Blau in der Stadt Salzburg" ĉe: SN, 13.1.2018
  11. "Festung Europa eine Falle", Südwind Magazin, septembro/oktobro 2018
  12. "Cengiz Kulac ist nicht mehr Sprecher der Jungen Grünen", ĉe: Der Standard, 7.1.2015
  13. "Flora Petrik zur Chefin der Jungen Grünen gewählt", ĉe: Die Presse, 9.1.2017
  14. "Grüne trennen sich von Jungen Grünen"
  15. "Kay-Michael Dankl führt Kommunisten zurück in Salzburger Landtag"
  16. Robert Kriechbaumer (2018): Nur ein Zwischenspiel? Die Grünen in Österreich von den Anfängen bis 2017, p. 573.
  17. "Wir können einen Unterschied machen", ĉe: mosaik-blog.at, 14.2.2019
  18. "Salzburg wählt: KPÖ Plus peilt Einzug in den Gemeinderat an", ĉe: Meinbezirk.at, 28.1.2019
  19. "Kay-Michael Dankl im S24-Interview", ĉe: Salzburg24.at, 3.4.2019
  20. "Salzburg-Stadt: Neuer Gemeinderat der Stadt Salzburg feierlich angelobt", ĉe: Regionews.at, 8.5.2019
  21. "Die KPÖ in Graz ist das Vorbild", ĉe: Der Standard, 14.3.2023
  22. "Warum der einzige Kommunist im Salzburger Gemeinderat 23.000 Euro verschenkt hat", ĉe: SN, 19.1.2022
  23. "KPÖ Plus geht mit Trio in die Landtagswahl", ĉe: Salzburg24.at, 27.1.2023
  24. "Dunkelroter Politstar Kay-Michael Dankl führt die KPÖ in den Salzburger Landtag", ĉe: Derstandard.at, 23.3.2023
  25. "Stadt Salzburg: Rot-roter Doppelsieg, ÖVP stürzt ab" ĉe: Orf.at, 10.3.2024
  26. Richilde Haybäck: "Gemeinderatswahlen und Bürgermeisterwahlen am 10. März 2024"