Jack Kerouac

usona verkisto
(Alidirektita el Kerouac)

Jack KEROUAC [ĝek KERuek] (naskiĝis la 12-an de marto, 1922 en Lowell, Masaĉuseco, mortis la 21-an de oktobro, 1969); origine: Jean Louis Lebris de Kerouac); estis usona verkisto de franckanada deveno. Li estas tre grava reprezentanto de la Beat-generacio. La nomon "Jack" li elektis laŭ sia granda idolo Jack London.

Jack Kerouac
Persona informo
Jack Kerouac
Naskonomo Jean Louis Lebris de Kerouac
Naskiĝo 12-a de marto 1922
en Lowell, Masaĉuseco, Usono
Morto 21-a de oktobro 1969
en St. Petersburg, Florido, Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per internal bleeding vd
Tombo Edson Cemetery vd
Religio budhismokatolikismo vd
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Kolumbio • Lowell High School vd
Subskribo Jack Kerouac
Familio
Patro Léo Alcide Kerouac vd
Patrino Gabrielle Ange Lévesque vd
Edz(in)o Joan Kerouac • Edie Parker • Stella Sampas vd
Profesio
Okupo poeto, romanisto
Laborkampo literaturo de Usono • aŭtobiografia romano • American poetry vd
Verkado
Literatura movado Beat-generacio
Verkoj On the Road
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kerouac naskitis en franc-kanada familio, parolis la francan dialekton Joual kaj eklernis la anglan lingvon nur en la lernejo. La frua morto de lia pli aĝa frato Gerard estis tragedia por Jack. Li digestis ĝin en sia verko Visions of Gerard.

Liaj sukcesoj en sporto ebligis al li ricevi stipendion en 1940/1941 ĉe la Columbia University en New York. Tie li vivis kun Allen Ginsberg kaj William S. Burroughs, kun kiuj li formis la devenon de la "Beat Generation".

Post rompo de kruro Kerouac forlasis la universitaton kaj aliĝis al la komerca ŝiparo, post kiam la mararmeo estis rifuzinta lin. En 1943 li tamen povis aliĝi al la mararmeo, sed unu jaron poste li estis maldungita pro psikaj problemoj. Liaj travivaĵoj surmaraj retroviĝas en la verko The Sea is My Brother.

Inter siaj ŝipvojaĝoj Jack Kerouac restis ĉe siaj iamaj studkameradoj en Novjorko. Lia vivo estis plena de drogoj, seksaj aventuroj kaj vojaĝoj tra Usono, Meksiko, Norda Afriko kaj Eŭropo. La vojaĝoj formis la bazojn por liaj romanoj; lian stilon karakterizis influoj de drogoj kaj ritma, ĉiutaga lingvaĵo. Ankaŭ la muziko de Bebop donis al li gravajn impulsojn: La faman muzikiston Charlie Parker Kerouac en nekrologo nomis Budho.

En la jaro 1944 li edziĝis al Edie Parker. Ĝi estis lia unua el entute tri edzecoj, kaj ĝi daŭris nur du monatojn. De 1946 ĝis 1948 li verkis la romanon The Town and the City, kiu aperis en 1950. Ĝi estis lia unua eldonita verko, sed kvankam ĝi ricevis bonajn kritikojn, ĝi apenaŭ famigis la aŭtoron.

Inter 1947 kaj 1950 Kerouac kun Neal Cassady vojaĝis tra la lando. Komence li malfacile povis esprimi la traviviton, sed la freŝa kaj ekstaza stilo, en kiu Cassady skribis al li leterojn, ŝajnis al Kerouac taŭga, kaj tiel en 1951 estiĝis la romano On the Road, kiu tamen nur en 1957 estis eldonita. Jack Kerouac per ĝi atingis grandan famon kaj - la kulminon de sia kariero.

Dum la sekvaj jaroj li povis publikigi diversajn jam verkitajn romanojn (ekz. The Dharma Bums), sed li apenaŭ kreis ion novan kaj retiriĝis kun sia patrino.

En 1966 li edziĝis trian fojon. Kune kun Stella Sampas kaj sia patrino li ekloĝis unue en sia naskiĝurbo Lowell kaj poste en St. Petersburg, Florido, kie li - detruita de alkoholo kaj drogoj - la 21-an de oktobro, 1969 mortis.

Listo de verkoj redakti

 
Domo de Jack Kerouac
  • The Town and the City (1950)
  • On The Road (1957)
  • The Subterraneans (1958)
  • Visions of Gerard (1963)
  • The Town and the City (1960)
  • Doctor Sax (1959)
  • Maggie Cassidy (1959)
  • Visions of Cody (1959)
  • Mexico City Blues (1959)
  • The Dharma Bums (1958)
  • Tristessa (1960)
  • Desolation Angels (1965)
  • Big Sur (1962)
  • Satori in Paris (1966)
  • Vanity of Duluoz (1968)
  • Book of Dreams (1961)
  • Lonesome Traveller (1960)
  • Pic (1971)
  • Scattered Poems (1971)
  • Selected Letters (1993)
  • Some of the Dharma (1994)
  • Book of the Blues (1994)