Kilajoarbo, Quillaja saponaria, estas ĉiamverda arbo en la familio de Kilajacoj, indiĝena de mezvarma centra Ĉilio. En Ĉilio ĝi ekzistas de 32 ĝis 40° en Suda Latitudo proksimume. Populacioj troviĝas eĉ je 2000 m (6500 futoj) super marnivelo. Ĝi povas kreski ĝis 15–20 m (50-65 futoj) de alteco. La arbo havas dikan, malhelan ŝelon; estas glataj, ledecaj, brilaj, ovalaj ĉiamverdaj folioj longaj 3–5 cm; blankaj stelformaj floroj 15 mm en diametro portataj en densaj korimboj; kaj seka frukto kun kvin folikloj enhavantaj po 10–20 semojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kilajoarbo

Biologia klasado
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Kilajacoj Quillajaceae
Genro: Quillaja
Specio: Q. saponaria
Quillaja saponaria
Molina
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakterizaĵoj

redakti

La interna ŝelo de Quillaja saponaria povas esti reduktita al pulvoro kaj utiligita kiel anstataŭaĵo por sapo, nome kilajo, ĉar ĝi formas ŝaŭmon kun akvo, pro la ĉeesto de glikosida saponino, foje distingita kiel kilaja saponino. Ĝi ankaŭ aplikiĝas en agrikultura ŝprucado kiel aldonaĵo al la ŝpruclikvaĵo. La sama, aŭ proksime simila substanco, troviĝas ĉe sapherbo (Saponaria officinalis), en senega radiko (Polygala senega) kaj en sarsaparilo; ĝi ŝajnas esti kemie rilata al digitonino, kiu okazas en digitalo. La ligno estas uzata en meblofarado, kaj odoroj derivitaj de la arbo estas uzataj en parfumoj kaj kosmetikaĵoj.

 
Quillaja saponaria en florado, Universitato de Kalifornio, Berkeley, Usono, julio 2019 (de Amber Kerr).

Kilajoarbo havas longan historion de kuracila uzo ĉe la anda popolo, kiu uzis ĝin kiel kuracilo por diversaj brustaj problemoj.[1] Ĝi estas la fonto de kilajo, kies ekstrakto estas uzata kiel nutraĵa aldonaĵo kaj kiel ingredienco en medikamentoj, personaj prizorgaj produktoj kaj fajroestingadŝaŭmo. Ĝi estas uzata kiel aldonaĵo en fotografiaj filmoj kaj kiel ŝaŭmiga agento por trinkaĵoj. La saponina enhavo de la ŝelo helpas stimuli la produktadon de pli akva muko en la aeraj vojoj, tiel faciligante la forigon de kataro per tusado.[1] La saponinoj de ĉi tiu arbo ankaŭ havas helpajn proprecojn por vakcinaj solvaĵoj.[2] QS21-helpaldonaĵo estas saponino obtenita el ekstrakto de Quillaja saponaria.[2][3]

Habitato

redakti
 
Sklerofilaj arbaroj en la Santiago Metropola Regiono en Ĉilio.

Ĉi tiu arbo aperas en altecoj ĝis 2000 metroj.[4] La specio estas rezistema al sekeco, kaj toleras ĉirkaŭ −12 °C (10 ) en sia natura habitato.[5] Ekzemploj de specifaj naturaj troviĝejoj estas en centra Ĉilio en la arbaroj de Nacia Parko La Campana kaj Cerro La Campana, en tiuj lokoj ĝi estas asociiĝinta kun la Ĉilia Vino-Palmo, Jubaea chilensis.[6] Ĝi estas ofte uzata por rearbarigo sur aridaj grundoj. Ĝi estis enkondukita kiel ornamaĵo en Kalifornio. Arboj alklimatiĝis en Hispanio sed malofte estas kultivataj tie.

Etimologio

redakti

Quillaja estas derivita de la ĉilia vulgara nomo por ĉi tiu specio, culay.[7] Dume saponaria signifas 'saposimila[7]

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 Chevallier, A., The Encyclopedia of Medicinal Plants, 1996
  2. 2,0 2,1 Singh, Manmohan, 2007. Vaccine Adjuvants and Delivery Systems, p. 193
  3. (2017) “Stability of Emulsions Using a New Natural Emulsifier: Sugar Beet Extract (Beta vulgaris L.)”, Food Biophysics 12 (3), p. 269–278. doi:10.1007/s11483-017-9482-7. 
  4. Encyclopedia of the Chilean Flora, 2009
  5. J. Taylor. 1990.
  6. C. Michael Hogan. 2008
  7. 7,0 7,1 Gledhill, David (2008). "The Names of Plants". Cambridge University Press. (ISBN 9780521866453) (hardback), (ISBN 9780521685535) (paperback). pp 324, 340

Fontoj

redakti
  • C. Donoso. 2005. Árboles nativos de Chile. Guía de reconocimiento. Edición 4. Marisa Cuneo Ediciones, Valdivia, Chile. 136p.
  • Encyclopedia of the Chilean Flora. 2009. Quillaja saponaria
  • Adriana Hoffmann. 1998. Flora Silvestre de Chile, Zona Central. Edición 4. Fundación Claudio Gay, Santiago. 254p.
  • C. Michael Hogan. 2008. Chilean Wine Palm: Jubaea chilensis, GlobalTwitcher.com, ed. Nicklas Stromberg
  • J. Taylor. 1990. The Milder Garden. Dent
  • Chevallier, Andrew, 1996. The Encyclopedia of Medicinal Plants, Dorling Kindersley, 336p.
  • Singh, Manmohan, 2007. Vaccine Adjuvants and Delivery Systems, John Wiley & Sons, Hoboken, New Jersey, 457 pp.

Eksteraj ligiloj

redakti
Taksonidentigiloj
  • Wikidata: Q2382775
  • Wikispecies: Quillaja saponaria
  • BioLib: 208572
  • Calflora: 13010
  • EoL: 241669
  • EPPO: QILSA
  • GBIF: 3029379
  • GRIN: 30776
  • iNaturalist: 181934
  • IPNI: 731377-1
  • ITIS: 506227
  • IUCN: 131407078
  • NCBI: 32244
  • NZOR: adb63b8e-fd62-40f2-bd56-3bc78cb4e3d1
  • NZPCN: 4801
  • PfaF: Quillaja saponaria
  • Plant List: kew-2870262
  • PLANTS: QUSA4
  • POWO: urn:lsid:ipni.org:names:731377-1
  • Tropicos: 27802509
  • uBio: 7462818
  • WFO: wfo-0000734711
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Quillaja saponaria en la angla Vikipedio.