Kimilsungia
Kimilsungia estas hibrida orkideo de la genro Dendrobium, kiu nur en Nord-Koreio estas konata per la nomo Kimilsungia.[1] Ĝi estas klono de planto kreita en Indonezio por la kultivisto de orkideoj C. L. Bundt, kiu en 1964 registris la nomon de la grex Dendrobium Clara Bundt por ĉiuj orkideoj de la samaj devenoj, donante al ĝi la nomon de sia filino. Ĝi havas kompleksajn devenularon de orkideoj kultivitaj.[1] Oni provis registri la nomon de la grex kiel Dendrobium Kimilsungia, sed malsukcesis, ĉar ĝi estas malfrua sinonimo de la Dendrobium Clara Bundt.[1] Kiel kultivnomo (aplikas nur al parto de la grex), la ĝusta nomo estus Dendrobium Clara Bundt 'Kimilsungia'.[1] Alia nomo de la grex, Dendrobium Flor Kimilsung rilatas al plantoj rilatigita sed de malsamaj devenularoj.[1]
Alia floro, la Kimjongilia estas nomita omaĝe al la filo de Kim Il-sung, Kim Jong-il. Nek la Kimilsungia nek la Kimjongilia estas naciaj floroj de Nord-Koreio. La nacia floro de la lando estas la magnolio.[2] La viola orkideo Kimilsungia iĝis integra parto de la ĉiam ĉeestanta propagando sponsorita de la ŝtato kiu ĉirkaŭas la forpasintan ĉefon.[3]
La Registaro de Nord-Koreio diras ke la "nekomparebla naturo" de Kim Il-sung estas "plene reflektita en la senmorta floro", kiu estas "florante ĉie de la kvin kontinentoj".[4]
Nomado
redaktiLaŭ la libro eldonita en Pjonjango Koreio en la 20a jarcento: Cent gravaj faktoj, Kim Il-sung vojaĝis al Indonezio por renkontiĝi kun sia samulo, Sukarno.[3] Kim estis portita en itinero al la Studĝardeno de Buitenzorg, kie:
|
Priskribo
redaktiLa planto kreskas de 30 al 70 cm (12 al 28 coloj) de alto. Ties folioj algluiĝas al la nodoj alternative kaj ĉiu tigo produktas de 3 al 15 floroj. La floroj havas tri petalojn kaj tri kalikojn kaj mezuras de 6 al 8 cm (2,4 al 3,1 coloj). Floras inter 60 kaj 90 tagoj. Kreskas pli bone en tagaj temperaturoj de 25° al 30 °C (77° al 86 ℉) kaj de 18° al 23 °C (64° al 73 ℉) dum la nokto.[5]
Jaraj festivaloj
redaktiLa ekspozicioj de floroj Kimilsungia efektiviĝas ĉiujare en Pjonjango. Tradicie, la ambasadorejoj de fremdaj landoj en Nord-Koreio ĉiu prezentas sian propran bukedon de floroj en la jara ekspozicio.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencioj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Soediono, Noes, Arditti, Joseph and Soediono, Rubismo.
- ↑ Korea Today Monthly Journal (issue 627, September 2008), cover inset
- ↑ 3,0 3,1 "Here's us with the Kims: North Koreans flock in their thousands to celebrate 100th anniversary of founding father's birth... with a happy snap in front of massive portrait"
- ↑ 4th Kimilsungia Show to be held in Pyongyang. Arkivita el la originalo je 2015-06-07. Alirita 2015-06-07 .
- ↑ Kimjongilia. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-03-18 .
Bibliografio
redakti- Kim In Gi; Pang Hwan Ju (1999). (1999) Kimilsungia – Aroma of Flower Symbolic of a Great Man is Everlasting (PDF), Translated by Choe Ki Ju, An Jong Ho, Pyongyang: Foreign Languages Publishing House. OCLC 759588680.
- Pak Chun Hwa; Kim In Il, eds. (2007). (2007) Kimilsungia (PDF), Translated by Kim Kun Hui, Plant in Full Bloom 1, National Institute for Standardization. OCLC 837310890.
- (2011) Encyclopedia of Kimilsungia (PDF), Translated by An Jong Ho et al., Pyongyang: Foreign Languages Publishing House. ISBN 978-9946-0-0665-9.
(2011) Encyclopedia of Kimilsungia (PDF), Translated by An Jong Ho et al., Pyongyang: Foreign Languages Publishing House. ISBN 978-9946-0-0665-9. la. (2011). (2011) Encyclopedia of Kimilsungia (PDF), Translated by An Jong Ho et al., Pyongyang: Foreign Languages Publishing House. ISBN 978-9946-0-0665-9.