Kiril Petkov Petkov (bulgare Кирил Петков Петков; naskita la 17-an de aprilo 1980) estas bulgara politikisto, ekonomikisto kaj entreprenisto, kiu servas kiel ĉefministro de Bulgario ekde la 13-a de decembro 2021. Li estas unu el la gvidantoj de la politika partio „Ni daŭrigas la ŝanĝon“, kiun li fondis kune kun Asen Vasilev.

Kiril Petkov
Persona informo
Кирил Петков Петков
Naskiĝo 17-an de aprilo 1980 (1980-04-17) (43-jaraĝa)
en Plovdiv
Lingvoj bulgaraangla vd
Ŝtataneco BulgarioKanado vd
Alma mater Universitato HarvardUniversitato de Brita Kolumbio • Oak Bay High School vd
Partio „Ni daŭrigas la ŝanĝon“
Familio
Edz(in)o Linda Petkova vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo entreprenisto • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petkov naskiĝis la 17-an de aprilo 1980 en Plovdiv. Li estas Bakalaŭro pri Komerco en la kampo de financoj de la Universitato de Brita Kolumbio en Vankuvero kaj MBA de Universitato Harvard, kie li estis el la supraj 10% el samtempaj studentoj. Petkov estas unu el la fondintoj de la Centro por Ekonomiaj Strategioj kaj Konkurencivo ĉe Sofia Universitato, kie li prelegis pri ekonomia evoluo kaj la mikroekonomiko de konkurencivo.

De 2001 ĝis 2005 Petkov laboris kiel entreprena evolumanaĝero ĉe la kanada nutraĵproduktanto McCain Foods. Ekde 2007 li okupiĝas pri novigoj projektoj kun alta aldonvaloro, kaj lia firmao ProViotik posedas kelkajn patentojn en la kampo de bioteknologio en Usono.

De la 12-an de majo ĝis la 16-an de septembro 2021, li estis bulgara Ministro de Ekonomio en la provizora registaro de Stefan Janev. Dum sia unua televida apero kiel ministro, li anoncis, ke la Bulgara Disvolva Banko, kiu estas regata de la ŝtato kaj destinita por subteni malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn, donis pruntojn je 500 milionoj da eŭroj al nur ok kompanioj posedataj de kvar komercistoj. Li kondamnis la praktikon kiel „skandalan“ kaj iniciatis revizion de tio, kiel la pruntoj estis distribuitaj.

La 19-an de septembro 2021, Kiril Petkov kaj Asen Vasilev prezentis sian politikan projekton "Ni Daŭrigas Ŝanĝojn" — kontraŭ-korupta partio, kiu klopodas iĝi unueciga forto por unuigi ĉiujn aliajn samideanajn partiojn por formi registaron. La du politikistoj konatiĝis dum lernado en Harvard Business School .

La 11-an de decembro 2021, prezidanto Rumen Radev nomumis Petkov kiel kandidaton por la posteno de ĉefministro de Bulgario kun la tasko proponi novan kabineton, kiu estos aprobita de la Popola Asembleo. La parlamento subtenis la kandidatiĝon de Petkov (134 por, 104 kontraŭ), la nova kabineto ekoficis[1].

Post la oficiala inaŭgura ceremonio, Petkov diris al raportistoj, ke liaj ĉefaj prioritatoj estos vakcini la loĝantaron pro la malfacila situacio kun la disvastiĝo de COVID-19 en Bulgario, inter aliaj prioritatoj estas reformo de la juĝa sistemo[1].

Referencoj redakti