Preĝejo Koro de Jesuo (Orosháza)

Kirko Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Orosháza.

Kirko Koro de Jesuo
paroĥopreĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Orosháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Békés
diocezo Szeged-Csanád
dekanujo Orosháza
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 1500
Longo 36 m
Alto 43 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Orosháza en 1461 estis unuafoje menciita preĝejo, sed en 1733 alia dokumento konstatis, ke nur ruinoj estas tie (pro dominado de turkoj. Tiutempe la loĝantoj estis ĉefe luteranoj. En 1792 la katolikoj konstruis kirketon sen turo. La loka paroĥo kreiĝis en 1797, pli frue la katolikoj apartenis al Szarvas. En 1832 pli granda kirko estis konstruita. La nun videbla kirko konstruiĝis en 1922, motoro de la konstruado estis episkopo Miklós Széchenyi. La orgeno alvenis en 1944. La kirko estis pentrita interne en 1968, ekstera renoviĝo okazis en 1972.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola laŭ placo inter arboj. En mezo de la fasado malsupre estas la enirejo, pli supre estas granda fenestrorozo. Ĉe la flankoj estas po unu turoj, sed la maldekstra turo estas pli longa, tial la simetrio kolapsas. Post la fasado la navo etendiĝas, kiu finiĝas en plurlatera absido.

En la kripto estas entombigita Miklós Széchenyi.

Fontoj redakti