Malfermi la ĉefan menuon

Klára Tassy [taŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Tassy Klára estis hungara pentristo, gobelinisto. Ŝia edzo estis István Eigel, ŝia geedziĝa nomo estis Eigel Istvánné, aŭ pli malofte E. Tassy Klára.

Klára Tassy
Persona informo
Naskonomo Tassy Klára
Naskiĝo 30-an de januaro 1922 (1922-01-30)
en Békés
Morto 24-an de julio 2001 (2001-07-24) (79-jara)
en Budapeŝto
Familio
Edz(in)o István Eigel
Profesio
Profesio pentristo
Information icon.svg
vdr

Klára Tassy [1] naskiĝis la 30-an de januaro 1922 en Békés (urbo), ŝi mortis la 24-an de julio 2001 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Klára Tassy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1948. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Rudnay kaj Aurél Bernáth. En 1946 ŝi edziniĝis, pli frue en 1943 ŝi pentradis en Artistkolonio (Nagybánya). Ŝi debutis en ekspozicio en 1951. Ŝi pentradis en Badacsonyörs (1951-1954), Vörösberény (1954), Sárospatak (1956), Nagymaros kaj Hódmezővásárhely (1957-1960), fine en Budapeŝto en ateliero de Eigel.

El solaj ekspoziciojRedakti

El kolektivaj ekspoziciojRedakti

Elektitaj pentraĵojRedakti

  • Csipkebogyós (1957)
  • Színes ág (1957)
  • Dombos táj

Elektitaj gobelinojRedakti

  • Mentoni sirályok (1965)
  • Páva pár (1995)
  • A virágok hatalma

FontojRedakti