Klubo de Kurba Rondo

Klubo de Kurba Rondo (pole: Klub Krzywego Koła) estis nomo de la diskuta klubo kun liberpensa karaktero aganta en Varsovio en la jaroj 1955-1962.

Klubo de Kurba Rondo
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Lando(j) Pollando vd
vdr

Historio

redakti

La unuaj renkontoj okazis en loĝejo de la fondintoj – Juliusz Wilczur-Garztecki kaj Ewa Garztecka, ĉe la strato Krzywe Koło (Kurba Rondo). Postaj kunvenoj okazis ĉiuĵaŭde en la Malnova Urbo.

Diskutoj koncernis i.a. problemaron de la kulturo, politiko, filozofio, arto. Ĉe la klubo agis i.a. Galerio de la Kurba Rado kaj Teatro de la Kurba Rado, kaj aperis revuo Nowy Nurt (Nova Fluo). Kelkaj membroj kunlaboris kun semajnrevuo Po prostu (Simple).

Post multaj jaroj similan agadon entreprenis Konwersatorium "Doświadczenie i Przyszłość" (Konversaciejo "Sperto kaj Futuro) (1978-1983) kun partopreno interalie de Jan Strzelecki. Kelkaj membroj kunkreis KOR (Komitato por Defendo de Laboristoj).

Membroj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Bibliografio

redakti
  • Witold Jedlicki, Klub Krzywego Koła, Wyd. Instytut Literacki, Parizo 1963.

Eksteraj ligiloj

redakti