Kolonoj de la Gediminidoj

La Kolonoj de la Gediminidoj (litove Gediminaičių stulpai) aŭ laŭ iuj aliaj naciaj lingvoj simple "Kolonoj de Gediminas" estas inter la plej fruaj simboloj de la ŝtato Litovio kaj estas unu el ĝiaj historiaj blazonoj (fakte la litova vorto "stulpas" havas la signifon masto, sed laŭ la latina lingvo kaj poste aliaj eŭropaj lingvoj oni alkutimiĝis paroli pri "kolonoj"). Ili uziĝis en la mezepoka regno Granda Duklando Litovio, unue kiel persona insigno de reganto, poste kiel ŝtata simbolo kaj sekve kiel parto de heraldikaj signoj de la reganta nobelaro. Dum la periodo inter la Unua kaj Dua Mondmilito, ili uziĝis fare de la suverena demokratia respubliko Litovio kiel duaranga ŝtata simbolo, interalie sur moneroj de la nacia valuto Litova lido kaj sur policaj kaj armeaj uniformoj.

la Kolonoj de la Gediminidoj

Aspekto redakti

 
Batala flago el la jaro 1410 kun la Kolonoj de la Gediminidoj

La simbolo aperas en la sekva formo: horizontala linio sube, vertikalaj linioj ĉe ambaŭ flankoj, kvadrato meze de la horizontala linio pli malpli duone alta kompare al la vertikalaj linioj, en la centro de la kvadrato estas alia vertikala linio: la suma aspekto iom similas al tridenta forko, kiel artistoj atribuis ĝin ekzemple al la greka mitologia dio Pozidono. Tiu formo estas la kutime uzata ĝis la nuntempo, kaj tiu kiun junuloj inter la jaroj 1940 kaj 1990 ofte kaŝpentris sur murojn kaj barilojn por protesti kontraŭ la sovetunia okupado de Litovio.

Menciindas ke la antikvaj prakristanaj simboloj de Litovio ne sekvis la samajn striktajn regulojn validajn por la heraldikaj simboloj de la kristanismaj mezepokaj regnoj en okcidenta Eŭropo. La Kolonoj de la Geminidoj uziĝs en la koloroj oro (en blazonoj ofte simboligita per flavo) kaj arĝento (ofte simboligita per blanko), sur diverskoloraj fonoj, kaj bildiĝis en diversaj variaĵoj sur flagoj, standardoj kaj blazonoj.

 
ĉizaĵo de la Kolonoj de la Gediminidoj sur ŝtono de la prakristanisme sankta monteto Rambynas

Nomo redakti

La nomo "Kolonoj de Gediminas" (litove Gedimino stulpai) estis elektita dum la 19-a jarcento fare de la historiisto Teodoras Narbutas, kiu supozis ke la simbolo estis la insigno de la mezepoka litova grandduko Gediminas. Pli ekzaktas la vortumo "Kolonoj de la Gediminidoj", ĉar klaras ke la nobela dinastio fondita de la grandduko uzis la simbolon, dum ne estas rekta pruvo ke Gediminas mem jam utiligis ĝin.

Historio redakti

Laŭ la historiaj kaj arkeologiaj pruvoj, la Kolonoj uziĝis de la grandduko de Litovio kaj duko de Trakai Kęstutis. Ili aperas sur la litovaj moneroj eldonitaj fare de li.[1] La simbolo ankaŭ uziĝis fare de la pli posta grandduko Vytautas kiel sia persona emblemo ekde la jaro 1397 kaj aperas sur lia sigelo kaj moneroj.[2] Laŭ la esploroj de la pola historiisto Jan Dlugosz, la emblemo venas de simbolo uzita por brulmarki ĉevalojn kaj aliajn propraĵojn. La Kolonoj estis prenitaj de la idoj de la grandduko Kęstutis kiel sia familia simbolo, ekvivalente al blazono. Unue la Kolonoj simboligis la familion de Kęstutis kontraste al la blazona simbolo Vytis (la ankoraŭ nun ŝtata blazono de Litovio) kiu simboligis la familion de la grandduko Algirdas. Poste, kiel simbolo de la reganta dinastio, ambaŭ simboloj estis prenitaj de la dinastio Jogajlidoj kaj ambaŭ iĝis simboloj de la Granda Duklando Litovio.

La Kolonoj de la Gediminidoj bildiĝas sur maniko de la grandduko Jogaila en unu el liaj plej konataj portretoj, pentrita de Jan Matejko, kvankam la persona insigno de Jogaila estis duobla kruco. La Kolonoj de la Gediminidoj restis en uzo dum la sekvaj jarcentoj. Post la perforta konkeriĝo de Litovio fare de Sovetunio dum junio 1940, la simbolo estis malpermesita de la komunistaj okupantoj. Dum la Kantanta Revolucio fine de la 1990-aj jaroj, senperforta civitana ribelo kiu celis fini la dumjardekan konkeritecon fare de Sovetunio kaj restarigi sendependan demokratian litovan respublikon, la Kolonoj iĝis grava parto en la emblemo de la reforma movado Sąjūdis. La Kolonoj de la Gediminidoj krome interalie bildiĝas sur la "ordeno de la litova grandduko Gediminas", kiun la prezidento de Litovio ekde la jaro 1928 atribuas al civitanoj pro apartaj meritoj.

Vidu ankaŭ redakti

  • la artikolon pri la blazono de Litovio
  • la artikolon pri la blazono de Belorusio
  • la ĉinan karaktron ("ŝān", monto en la ĉina kaj japana - la ligilo gvidas al vivivortaro en Ido, ĉar teksto en Esperanto ankoraŭ ne estas)
  • kaj kompreneble ankaŭ la cirilan literon ш ("ŝa") kaj la hebrean ש‎ ("ŝin"), ambaŭ reprezentantaj la sonon "ŝ"

Notoj redakti

Fontoj redakti