Kolta, (ankaŭ hungare) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Vilaĝdomo de Kolta
Preĝejo de Kolta
Kulturdomo de Kolta

Situo redakti

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Šahy-Nové Zámky. La lasta troviĝas 21, Komárno 41 km-ojn for.

Historio redakti

Antaŭ la hungaroj la keltoj loĝis tie. La unua mencio pri la loko devenis el 1337. La kampoj longe apartenis al familio Kürthy (kurti). Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis, poste slovakoj, fine germanoj kaj judoj alvenis. Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Komárom (reĝa departemento), al la distrikto de Udvard. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la judoj estis deportitaj. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. Fine de la 20-a jarcento akvodukto kaj gasodukto konstruiĝis. En 2004 loĝis tie 147 da homoj (plejparte slovakoj).

Ne menciitaj vilaĝservoj estas baza lernejo, infanĝardeno.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la vilaĝo naskiĝis hungara poeto Győző Dalmady.