Konstantin Andrejeviĉ SOMOV (en rusa: Константин Андреевич Сомов; 30an de Novembro, 1869 – 6a de Majo, 1939)[1] estis rusa artisto asocia kun la gazeto Mir iskusstva.

Konstantin Somov
Persona informo
Naskonomo Константин Андреевич Сомов
Naskiĝo 18-an de novembro 1869 (1869-11-18)
en Sankt-Peterburgo
Morto 6-an de majo 1939 (1939-05-06) (69-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Rusa tombejo en Sainte-Geneviève-des-Bois
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj • Académie Colarossi
Subskribo Konstantin Somov
Familio
Patro Andrej Ivanovič Somov
Okupo
Okupo skulptistoilustristo • watercolorist • pentristo • grafikartisto
Verkoj Lady in Blue
The Boxer.
vdr

Li studis en la Imperia Akademio de Belartoj kun Ilja Repin el 1888 ĝis 1897. En tiu epoko li kontribuis al la arta gazeto Mir iskusstva (Mondo de Artoj) de Aleksandre Benois, Sergej Djagilev kaj Leono Bakst. Poste li studis en Parizo en la Académie Colarossi. Inspirita de Watteau kaj Fragonard, li preferis labori per akvarelo kaj guaŝo. Somov kaj Benois pasigis la someron de 1896 ĉe sia daĉo ĉe Oranienbaum, en la vilaĝo Martiŝkino. La pejzaĝo kaj skizoj kiujn li kreis tie estis tre laŭditaj de kritikistoj kaj kolegoj. Tiun jaron li kreis ankaŭ ilustraĵojn por la verkoj de Ernst Theodor Amadeus Hoffmann. Dum la 1910-aj jaroj, Somov faris nombrajn rokokajn arlekenajn bildojn por poemoj de Aleksandr Blok. Multaj el liaj verkoj estis ekspoziciataj eksterlande, kaj estis tre aprezitaj en Germanio, en kiu estis publikigita la unua monografio pri li en 1909.

En Decembro 1923 li veturis al Usono kie li pentris portretojn de la komponisto Sergej Rachmaninoff kaj de lia edzino. Somov ne revenis al Rusio kaj anstataŭe li restis en Parizo kontakte kun la kolonio de elmigrintaj rusoj.

Verkoj redakti

Notoj redakti

  1. "Konstantin Somov Online". Artcyclopedia.com. Alirita en 2012-04-16.