Konstantin Wecker

germana muzikisto, kantisto kaj kantaŭtoro

Konstantin WECKER - [KONstanti:n VEka] - estas konata nuntempa kantaŭtoro en la germana lingvo. Li naskiĝis la 1-an de junio 1947 en Munkeno, do nun estas 76-jara.

Konstantin Wecker
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1947 (1947-06-01) (76-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Wilhelmsgymnasium • Grundschule an der Herrnstraße
Familio
Edz(in)o Annik Wecker • Carline Seiser
Infanoj Tamino Wecker • Valentin Balthasar
Okupo
Okupo aktorokomponistokantaŭtoropianisto • filmkomponisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.wecker.de
vdr

Klasike edukita ĉe la Vilhelma gimnazio de Munkeno, li ricevis unu el siaj unuaj laboroj kiel kantverkisto ĉe la munkena kabaredo "Münchner Lach- und Schießgesellschaft" en 1973. Lia sukceso kiel kantisto venis en 1977 kun la disko Genug ist nicht genug ("Sufiĉe Ne Sufiĉas""), kiu inkludas la popularan parolan baladon "Willy", pri supozeble proksima amiko de Wecker kiu estis mortigita fare de ebriaj nazioj (pri esperanta versio de la balado vide sube ĉe la eksteraj ligiloj).

Konstantin Wecker publikigis pli ol kvardek albumojn, kaj ankaŭ komponis muzikon por filmo, teatro kaj porinfanaj muzikaloj.

En 2003, li iĝis publika kontraŭulo de la Iraka milito, aliĝante al siaj maldekstremaj kantaŭtoraj kolegoj Hannes Wader kaj Reinhard Mey.

En marto 2006, Wecker estis devigita nuligi planitan prezenton en la urbeto Halberstadt, Saksio-Anhalto. Tio okazis post kiam la laŭ membraro malgranda dekstre ekstremisma Nacidemokrata partio de Germanio premadis lokajn aŭtoritatojn kaj minacis perforte interrompi la koncerton. La fakto de eta radikala grupiĝo povus dikatorece decidi ĉu okazigi kulturan eventon aŭ ne, tiam tre konsternis multajn germanojn kaj la amaskomunikilojn, despli ke ne certis ĉu la decidon en la urbodomo faris timidaj aŭ mem decide naciismaj oficistoj. Wecker promesis reveni al la urbo en la somero de 2006 kaj poste rezultis sukcesa koncerto en Halberstadt la 17-an de junio 2006, akompanita fare de kolega kantaŭtoro Hannes Wader kaj afgana perkutisto Hakim Ludin.

Eksteraj ligiloj redakti