Kontraŭbolŝevika Bloko de Nacioj

Kontraŭbolŝevika Bloko de Nacioj (angle: Anti-Bolshevik Bloc of Nations, ABN) – kunlabora platformo de la kunlaboro de elmigrintaj politikaj grupiĝoj reprezentantaj naciojn de Sovetunio kaj t.n. Orienta Bloko.

Kontraŭbolŝevika Bloko de Nacioj
emblemo
internacia organizaĵo • politika organizaĵo • eksorganizaĵo
Komenco 1946 vd
Fino 1996 vd
Sidejo Munkeno
Ideologio

Anti-bolshevism

Ĉefestro(j) Yaroslav Stetsko • Slava Stetsko vd
vdr

Historio redakti

La komencoj de ABN atingas finon de 1943, kiam en la tagoj 21-22 de novembro en la nuna Rivna provinco sur okupataj de Nazia Germanio polaj teritorioj okazis laŭ iniciato de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj konspira konferenco de la reprezentantoj de 13 nerusaj nacioj el eŭropa kaj azia areo de Sovetunio. Oni tiam interkonsentis koncepton de la estiĝo de kontraŭkomunista platformo de kunlaboro de diversaj nacioj loĝantaj en Sovetunio. Ĝia celo estis alkonduko al falo de la komunista regopovo en Sovetunio kaj ties disdivido al naciaj ŝtatoj.

Post fino de la dua mondmilito en laŭvica konferenco en Munkeno, kiu iĝis ĉefsidejo, la 16-an de aprilo 1946 ABN atingis formaligitan strukturon. Dum venontaj jaroj aliĝis al ĝi kontraŭkomunistaj grupiĝoj reprezentantaj naciojn de t.n. orienta bloko. La plej aktiva membro de ABN estis OUN, kies prezidanto, Jaroslav Stećko, estis samtempe ĝia gvidanto. Post lia morto en 1986 gvidadon de ABN transprenis lia edzino Slava Stećko. La estraron konsistis krome uzbeko Weli Kajum-chan, slovako Ferdinand Ďurčanský, beloruso Radosław Ostrowski, hungaro Ferenc Farkas de Kisbarnak, latvo V. Bērziņš. Funkcion de ĝenerala sekretario longjare plenumis kartvelo N. Nakaŝidze kaj ĉeĥo C. Pokorný.

Centralo de ABN organizis manifestaciojn kaj kontraŭsovetajn protestojn, kaj ankaŭ internaciajn konferencojn, en kiuj oni montris la veran vizaĝon de Sovetunio kaj de la monda komunismo. Ĝi eldonis plurajn publikaĵojn kaj propagandajn materialojn en diversaj lingvoj. Unu el ĉefaj revuoj estis monata "ABN Correspondence", kiu aperis de 1950 en la angla, germana kaj franca lingvoj, poste nur anglalingve. Krome ĝi kunlaborigis agadon de enestantaj ĝin organizaĵoj (ne nur naciaj, sed ankaŭ lokaj). Oni kunlaboris kun la Monda Kontraŭkomunista Ligo kaj Eŭropa Konsilio de Libereco. Oni zorgis pri striktaj kontaktoj kun CIA. En kelkaj ŝtatoj, kiel en Usono, KanadoBritio ekzistis lokaj organizaĵoj de ABN (ekz. American Friends of the ABN), en aliaj, kiel Belgio, Italio, AŭstralioArgentino ABN estis reprezentata pere de siaj filioj kaj grupoj. Kontraŭbolŝevika Bloko de Nacioj malfondiĝis en 1996, post realigo de siaj celoj.

En diversaj jaroj la Kontraŭbolŝevikan Blokon de Nacioj eniris 20 organizaĵoj.

Literaturo redakti

  • Stefanie Birkholz, Die stärksten Verbündeten des Westens. Der Antibolschewistische Block der Nationen 1946–1996. Geschichte, Organisation und Arbeitsweise eines Netzwerks zur Zerschlagung der Sowjetunion, Konkret Verlag, Hamburg 2017 ISBN 978-3-930786-81-7.
  • Encyklopedia Ukrainoznawstwa

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti