Konvento Reichersberg

Konvento Reichersberg (latine: Canonia Reichersbergensis, germane: Stift Reichersberg) estas klostro de la Regulaj kanonikoj aŭgustenanaj en Reichersberg, Distrikto Ried im Innkreis, Aŭstrujo. Preposto ekde 2016 estas la ordena pastro Markus Grasl.

Konvento Reichersberg (2012)
Vido tra la enirejo (2007)

HistorioRedakti

FondoRedakti

Fondis la monaĥejon inter 1080 kaj 1084 Wernher von Reichersberg el la familio Hemma-Askuin kaj lia edzino Dietbirga, fratino de la salcburga ĉefepiskopo Gebhard. Ili ankaŭ elektis Sanktan Miĥaelon patrono. Dokumento fonda ne ekzistas pri tiu ĉi konvento nek faritis iam poste pli malfrua (kio ne malofte okazis alie). La unuaj aktoj prikonventaj komenciĝas je la mezo de la 12-a jarcento.

La ununura filo de la fondintoj Gebhard mortis frue per drono en la rivero Inn ĉasakcidente. La sekve seninfana paro ŝanĝis la burgon en monaĥejon kio ege kolerigis la fraton de Wernher kaj la nevon Albuin. Pro tiaj kvereloj ekdanĝerigitis la ekzistado klostra. Apartenis al ĝi ankaŭ teritorioj eksteraj, ekz. vitejo en Aschach (Distrikto Eferding) kaj bienoj ĉe la lago Millstätter See.

Tiam troviĝis la konvento sur la teritorio de la princepiskopoj de Passau sed ankaŭ ene de influzono de la salcburga ĉefepiskoplando. La fondinto Wernher havis bofratecon kun la (tiam ekzilita) arkiepiskopo Gebhard von Helfenstein petante lin pri protektado. Metita estu la monaĥejo rekte sub la kontrolon de la vokto salcburga - kaj ne nur de subvokto. Aparte dum la 12-a jarcento la nobelaro pli kaj pli potencis pere de heredaj voktejoj kaj pro tio tiom gravis tiu ĉi interkonsento pridependa.

Dum la 12-a jarcentoRedakti

Malklaras al kia ordeno apartenis al unuaj monaĥoj: kroniko el la 12-a jarcento raportas pri kanonikoj vivantaj laŭ la reguloj de Sankta Aŭgusteno de Hipono. Sed nek tiu ĉi aserto pruveblas nek ilia origino. Wernher mem anis kaj mortis verŝajne antaŭ 1086; tombo por la gefondintoj faritis ne antaŭ la jaro 1470 kio ĝis hodiaŭ spekteblas en la kirko konventa kaj paroĥa de Reichersberg. Poste pluraj nobelaj familioj el la medio flegis entombiĝon en Reichersberg, ekz. la bavaraj Aham-grafoj ĝis 1881.

Post la morto de Wernher la regulaj kanonikoj plurfoje forpelitis. La unua nome konata preposto Berwin (1110–1116) revenis kun kelkaj samordenanoj eĉ al Saksio. Ankaŭ la dua preposto Gottschalk (1122–1132) malsukcesis en la restado sed li almenaŭ sukcesis konsekrante la konventan kirkon en la 1126-a jaro. Ĝi estas sub la patroneco de la arkianĝelo Miĥaelo.

Nur preposto Gerhoch von Reichersberg (1132–1169) ekflorigis la konventon. Li jam antaŭ la ekpreposteco estis radika teoriisto pri reformado de la regulaj klerikoj kaj konis lin eĉ lia papa moŝto Inocento la 2-a. Gerhoch verkis ankaŭ kelkajn tiutempe gravajn verkojn. Vokis lin en 1132 la salcburga arkiepiskopo Konrad von Abensberg por savi la minacatan konventon. Malgraŭ malmikaj najbaroj Gerhoch donis al la tuto solidan ekonomian fundamenton. Li ekz. malfermis monaĥinejon (Congregatio Beatae Mariae Virginis) kiu ekzistis ĝis la 15-a jarcento kaj hospitalon. Dum vojaĝo Romon en 1142 li sukcese postulis papan protektadon por la dusekcia konvento kaj ties posedaĵoj. Ĝis 1144 ĉiuj malharmoniaĵoj kun la passau-anoj ankaŭ pacigitaj estis.

De ĉefepiskopo Konrad ricevis la konvento en 1144 la dekono-rajton pri la teritorio de la paroĥoj de Pitten kaj Bromberg kio ĝis 1149 alportis la necesan monsumon por starigi propran kapelon por la regulaj kanonikoj. En 1154 la posedaĵoj pligrandigitis je la bieno Münsteuer kaj tri jarojn polste la episkopo de Passau transdonis al Konrad ankaŭ la tiean paroĥon por animzorgado. La kverelo kun Erchenbert von Stein de la proksima Burgo Stein tamen solvitis nur en marto 1176 danke al decido de Henriko la Leono.

Imperiestran protektoleteron ricevitis en 1162 ankaŭ de imperiestro Frederiko la 1-a kies graco tamen baldaŭ perdiĝis pro ke Gerhoch apogis ĉe investitura kontroverso kiel la salcburga ĉefepiskopo la papan pozicon. Post meto de regna proskribo kontraŭ Salcburgo elbrabis marode Heinrich von Baumgarten, filo de Erchenbert la feŭdaĵon diskutitan Münsteuer dufoje kaj bruligis la konventon en 1167. Reveno de Gerhoch eblis nur en 1168; en 1169 li mortis en damaĝita sed tamen por estonteco bone preparita konvento.

Jarcentoj 17-a ĝis 20-aRedakti

La ne tro granda romanika-gotika monaĥeja areo kune kun la mezepoka biblioteko kvazaŭ komplete pro fajro detruitis. Novstarigo laŭ baroka stilo finiĝis en 1695: en ĝi la ĉeloj ekestis porunuopulaj kontraŭ la frua loĝado komuna en salonoj.

 
Konvento Reichersberg laŭ kuprogravuraĵo de Michael Wening el la jaro 1721

Ekde 1709 konservatas ĉe flanka altaro de la paroĥa kaj konventa kirko la korpo de la katakombsanktulo Klaŭdio en kesto. Eltombigo faritis en 1668 en la romaj Kaliksto-katakomboj.[1] kaj venis finfine sub la posedon de la tiama helpepiskopo passau-a en Vieno, Johann Joachim Ignaz Grafen von Aham. Post ties morto la relikvoj donacitis fare de la heredo Johann Joseph Franz von Aham por la Aham-kriptokapelo enkonventkirka.[2]

En 1779 venis la ĝistiama bavara konvento post cedado de Innviertel laŭ la aktoj de la Paco de Teŝino al Aŭstrio kaj saviĝis tiumaniere antaŭ sekularigo. Inter 1839 kaj 1928 posedis la kanonikoj ankaŭ Kastelon Hackledt en Eggerding (Distrikto Schärding). Dum la nacisocialisma reĝimo oni devis gastigi inter 1940 kaj 1945 lernejon por pilotoj; abolicio ne iĝis. La ĉefa orgeno kirka konstruitis en 1981 fare de la entrepreno Metzler Orgelbau en Dietikon.

 
Konvento Reichersberg

NuntempoRedakti

En niaj tagoj havas la konvento 15 membrojn.[3], kiuj aktivis animzorgade, lerneje, ekonome kaj turisme aŭ studade. Gravegis por la regulaj kanonikoj la komuna preĝado de la liturgio de la horoj. Merkrede kaj dimanĉe eblis partopreni publikan rondgvidadon tra kirko kaj muzeo. La granda ĝardeno nome Herrengarten invitas je ripozumo.

La areo konventa situas ĉirkaŭ de du kortoj kaj la tuto ĝis hodiaŭ treege uzatas fare de la monaĥoj: gastejo ofertas regionajn specialaĵojn kaj en vendejo aĉeteblas specialaĵoj devenantaj ankaŭ el aliaj aŭstraj klostroj. La Reichersberg-konvento mem produktas vinon el diversaj vitaj specoj, likvoroj kaj brandvinon. brando. En la konvento estas ankaŭ (plu)klerigejo, ekde 2004 eĉ kongresejo kaj okazigcentro kaj gasta tranoktejo. Ĉiujare okazas la koncerta festivalo Festmusik im Stift (antaŭe Reichersberger Sommer).

KonventanojRedakti

PrepostojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de la prepostoj je Reichersberg.

AliajRedakti

 
Memortablo por Eduard Zöhrer en la konventa korto
  • Eduard Zöhrer (1810–1885), komponisto kaj dialekta verkisto[4]
  • Rupert Haginger (1898–1945), ekzekutita hisanto de blanka flago ĉe militofino[5]
  • Roman Foissner (* 1924), festivalfondinto
  • Gregor Schauber (1937–2012), arĥivisto kaj historiisto[6]
  • Petrus Stockinger (* 1982), eksa reichersberg-a konventano kaj ekde 2019 preposto ĉe la konvento en Herzogenburg

Preĝejoj paroĥaj estantaj sub la reichersberga organizadoRedakti

Malsupra AŭstrioRedakti

Supra AŭstrioRedakti

  • 1126 Reichersberg
  • 1458 Münsteuer
  • 1726 Lambrechten
  • Ort im Innkreis

GalerioRedakti

LiteraturoRedakti

  • 900 Jahre Augustiner-Chorherrenstift Reichersberg. OLV-Buchverlag, Linz 1983, ISBN 3-85214-330-6.
  • Bernard Appel: Geschichte des regulirten lateranensischen Chorherrenstiftes des heiligen Augustin zu Reichersberg. Linz 1857 (Digitalisat)
  • Konrad Meindl: Catalogus omnium canonicorum regularium Reichersbergensium a prima fundatione usque ad annum jubilaei 1884 e documentis fide dignis conscriptus. Feichtinger, Linz 1884 (kontinuigitis fare de Weiß)
  • Konrad Meindl: Die Grabmonumente des Chorherrnstiftes Reichersberg am Inn, ĉe: Berichte und Mitteilungen des Alterthums-Vereins zu Wien 21 (1882), p. 28–51.
  • Konrad Meindl: Jahrtags-Tabelle der Stiftskirche Reichersberg, Ried 1888.
  • Konrad Meindl: Necrologium Collegii Reichersbergensis Canonicorum Regularium S. Augustini, Regensburg 1902.
  • Konrad Meindl: Kurze Geschichte des Regulierten Chorherren-Stiftes Reichersberg am Inn, dua eldono, München 1902.
  • Gerhoch Weiß: Das Chorherrenstift Reichersberg am Inn 1084-1934, Ried im Innkreis 1934.
  • Gerhoch Weiß (eld.): Katalog der reg. lat. Chorherren des Stiftes Reichersberg am Inn. Reichersberg, 1948 (Fortsetzung von Meindl, Biographien der Chorherren aus den Jahren 1884 bis 1945)
  • Walter Luger: Stifte in Oberösterreich und in den angrenzenden Gebieten, OÖ Landesverlag, Linz 1969, p. 122–114.
  • Wilhelm Gregor Schauber: Das Stift Reichersberg vom Ersten bis zum Zweiten Weltkrieg, Graz (theol. Diss.) 1978.
  • Dietmar Straub (eld.): 900 Jahre Stift Reichersberg. Augustiner Chorherren zwischen Passau und Salzburg. Land Oberösterreich, Amt d. Oö. Landesregierung, Abt. Kultur, Linz 1984, (ekspozicia katalogo)

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. 900 Jahre Augustiner-Chorherrenstift Reichersberg. eldonis Augustiner-Chorherrenstift Reichersberg, Linz 1983, p. 270
  2. Petrus Stockinger: "Heiliger Claudius, bitte für uns! Zur Geschichte eines Katakombenheiligen im Stift Reichersberg" ĉe: Der Bundschuh.Schriftenreihe vom Museum Innviertler Volkskundehaus, 6/2003, p. 29-32.
  3. https://www.stift-reichersberg.at/konvent-stift-reichersberg.html
  4. Biografio de Eduard Zöhrer
  5. Gottfried Gansinger: Nationalsozialismus im Bezirk Ried im Innkreis: Widerstand und Verfolgung 1938-1945, Innsbruck-Wien-Bozen (Studien Verlag) 2016
  6. Biografio. Arkivita el la originalo je 2019-05-11. Alirita 2021-07-10.

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Stift Reichersberg en la germana Vikipedio.

48.33694444444413.360555555556