Konvento Rein

Konvento Rein (germane: Stift Rein) estas cisterciana monaĥejo en Gratwein-Straßengel en Stirio, Aŭstrio. Ankaŭ konatas ĝi kiel la "lulilo de Stirio"; fakte temas pri la plej malnova pluviva cisterciankomunumo en la mondo.

Konventokirka fasado en Rein

HistorioRedakti

La monaĥejo estis fondita en 1129 fare de margrafo la Forta de Stirio kaj aranĝita fare de monaĥoj de Ebrach-konvento el Bavario sub la unua abato, Gerlacus. Ĝi estis la 38-a cistercianmonaĥejo. La antaŭaj 37 estas ĉio intertempe dissolvita. La abatejo restis cisterciankomunumo sen interrempo krom la provizora ekzilo de kelkaj jaroj dum Dua mondmilito kiam la regiono estis konfiskita fare de la nazioj kaj la monaĥoj estis forpelitaj ĝis ilia revenrajto post liberigo en 1945. Rein estis la fonda domo de Wilhering-konvento proksime de Linz en 1146, de Stična kaj poste de Neukloster/Wiener Neustadt kaj Schlierbach/Distrikto Kirchdorf an der Krems. La 19-an de septembro 1276 la abatejo estis la sceno de la fama Rein-ĵuro, kiam la stiria kaj karintiana nobelaro promesis fidelecon al la habsburgano Rudolfo la 1-a antaŭenigante la establadon de la Habsburg-dinastio en Aŭstrio kaj la malevoluon de la bohemiaj regantoj Přemysl Otakar la 2-a. Inter 1950 ĝis 1990 la komunumo ĉe Rein ankaŭ gastigis la ekzilitajn cistercianojn de Hohenfurt-konvento (Vyšší Brod) kien post la falo de komunismo la monakoj reiris. La abatejo ankaŭ gastigis tro ŝtopitajn klasojn de loka gimnazio de la 1950-aj jaroj ĝis la 1970-aj jaroj, kaj pruntedonis parton de siaj kromkonstruaĵoj por la uzo de la Instituto pri artista dekoracio (parto de Teknika universitato de Graz). Aktuale en 2014, la monaĥejo pruntedonis parton de siaj kromkonstruaĵoj al la Federacia gimnazio de Rein.

KonstruaĵojRedakti

La monaĥeja preĝejo kaj monaĥejaj konstruaĵoj estas de romanika origino. Komence de la 17-a jarcento pliiĝo en monaknombroj postulis la vastiĝon de la monaĥejaj konstruaĵoj. La ŝanĝoj, kiuj ĉirkaŭprenis ankaŭ la renovigon de la malnovaj klostreroj, estis aranĝitaj inter 1629 kaj 1632 fare de la arkitekto Bartolomeo de Bosio, kiu konstruis la Novan konventon kun la belega korto kaj renesancaj arkoj. Sub abato Placidus Mailly deciditis plibeligi la preĝejon en barokstilo. La laboro, de la kortega konstruanto Johann Georg Stengg el Graz, estis kompletigita inter 1738 kaj 1747. La freskoj, originante de 1766, estis de Josef Adam von Mölk, kaj la pentraĵo sur la sakrario (pri Adoro de la paŝtistoj) de 1779, estis de Martin Johann Schmidt. Ekde 1786 la monaĥeja preĝejo ankaŭ estis la paroka preĝejo pro la reformoj sekularigaj de Jozefo la 2-a. Ĝi estis levita al basilica minor fare de Johano Paŭlo la 2-a en 1979. La konstruaĵoj estis difektitaj per granda inundo en 1975.

En la somero de 2006 dum riparlaboro en la baroka altarejkapelo arkeologiaj elfosoj estis aranĝitaj fare de teamo de la altlernejo de Graz kaj la fundamentoj de la antaŭa romanika kanonikejo estis malkovritaj, same kiel kelkaj tomboj, inkluzive de tiu de la fondinto mem, margrafo Leopoldo la 1-a de Stirio. La antaŭa baroka sakristio estis nomumita Mario-kapelo la 4an de februaro 2007, ĉar la plej malnova madono-figuro de la abatejo estis metita ĉi tien. La gotika Kruco-kapelo, konstruite inter 1406-1409, memorigas Sanktan Eberhard von Biburg, la salcburgan episkopon kiu dum diplomatia misio mortis en Rein la 22-an de junio 1164.

Aliaj vidindaĵoj inkludas la galerion de la abatoj, enhavantan portretojn de ĉiuj abatoj de 1129 pluen, la Udalriko-preĝejon , la tombo de margrafo Otokaro la 3-a (filo de la fondinto), kaj la monumenton de Ernesto (Aŭstrio). La abatejbiblioteko, konsistanta el pli ol 100.000 eroj, enhavas inter alie 390 manuskriptojn kaj 150 inkunablojn, de kiuj la plej konata estas 13-ajarcenta fragmento de Parzival.

KomunumoRedakti

El 2007 la komunumo konsistis el dek monaĥoj kaj la abato, Petrus Steigenberger, kiu estis la 56-a abato ekde la fondiĝo. Aktuale en 2014 la komunumo konsistas el dek ses monaĥoj kaj la abato, Christian Feurstein, kiu estas la 57-a abato ekde la fondiĝo.

Eksteraj ligilojRedakti