Jacobus Jan VORRINK, pli bone konata kiel Koos VORRINK (naskiĝis la 7-an de junio 1891 en Vlaardingen, mortis la 19-an de julio 1955 en Amsterdamo) estis nederlanda socialista politikisto. Li estis prezidanto de Arbeiders Jeugd Centrale (AJC), Socialdemokrata Laborista Partio (SDAP) kaj la Partij van de Arbeid (PvdA).

Koos Vorrink
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1891 (1891-06-07)
Morto 19-an de julio 1955 (1955-07-19) (64-jaraĝa)
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Infano Irene Vorrink
Okupo
Okupo instruistopolitikisto • rezistobatalanto • verkisto
vdr

Frua vivo redakti

Vorrink komencis sian karieron kiel lernejinstruisto. Je la 1-a de novembro 1920, li estiĝis la sekretario de AJC, la nederlanda socialdemokrata junulara asocio. Je la 11-a de majo 1924 li estiĝis prezidanto de AJC.

Je la 13-a de julio 1916, li geedziĝis kun Irene Hendrika Bergmeijer. Kune ili havis du filinojn. Nur unu filino travivis, Irine Vorrink, kiu estiĝus la Ministro de Sano en la konsilantaro de Den Uyl inter 1973 kaj 1977.

La kariero de Vorrink progresis kiam li estiĝis la prezidanto de la SDAP antaŭ la Dua Mondmilito, je la 1-a de aprilo, 1934. Li daŭre estis la prezidanto de la SDAP ĝis januaro, 1946.

Vivo dum la Dua Mondmilito redakti

Dum la nazioj enspacis Nederlandon, en 1940 Vorrink provis vane eskapi al Anglio. Post lia malsukcesa provo eskapi li ekkaŝis por eviti esti prenita kiel kaptito per la germanaj enspacaj soldatoj. Li estis membro de la nederlanda kontraŭstaro, notinde kiel redaktoro de subgrunda ĵurnalo, Het Parool.

Je la 1-a de aprilo, 1943 li estis malliberigita per la germanaj enspacaj soldatoj, unue en la malliberejo de Scheveningen, poste en la koncentrejo Sachsenhausen, proksime al Berlino.

Pli malfrua vivo redakti

En julio 1945, li estis nomumita kiel civila servisto per la ĉefministro, Willem Schermerhorn. Vorrink estis respondecigita je la aresto kaj ekproceso kontraŭ militkrimuloj kaj politikaj malbonuloj. Kune kun Hendrik Brugmans, Vorrink estis la unua nederlanda civila servisto kun politika fono (pseŭdonimetitaj: La Schermerknaboj).

Post la elektoj de 1946 li membriĝis en parlamento, kiel membro de PvdA. Li restis parlamentano ĝis 1954. Kiel membro de parlamento li estis bone konata pro sia kontraŭkomunismo. Vorrink tiel estiĝis la subjekto de komunista kampanjo de kalumnio. Kiel liaj retorikaj povoj estis famaj, en parlamento li agis kiel la defendparolisto de la PvdA.

En februaro 1955, Vorrink suferis apopleksion. Li mortis je la 19-a de julio, 1955 en Amsterdamo.

Literaturo redakti

  • Wat deed Koos Vorrink? De klare taal der feiten (Amsterdam, 1948);
  • H. van Hulst, Koos Vorrink. Zijn leven in beeld (Amsterdam, 1956);
  • C.H. Wiedijk, Koos Vorrink (1986);
  • A.A.de Jonge, 'Vorrink, Jacobus Jan (1891-1955)', en: Biografisch Woordenboek van Nederland, deel II, 590;
  • C.H. Wiedijk en G. Harmsen, 'Vorrink, Jacobus Jan', en: Biografisch Woordenboek van het Socialisme en de Arbeidersbeweging in Nederland, deel III, 221;
  • Persoonlijkheden in het Koninkrijk der Nederlanden in woord en beeld (1938);