Koromľa situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj redakti

Koromľa (koromlja), hungare Koromlak estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Korumlya.

Situo redakti

Koromľa situas inter montoj, laŭ rojo, meze de sakovojo. Sobrance troviĝas 10 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1337. En 1910 loĝis en Koromlak 636 da homoj, (499 slovakoj, 78 germanoj, 39 rutenoj, 19 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Koromlak apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Ungvár, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean limozonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. En 2001 loĝis en Koromľa 538 da homoj, (494 slovakoj, 3 ukrainoj kaj aliaj). Vilaĝservoj estas biblioteko, futbalejo, sportohalo.

Vidindaĵo redakti

Eksteraj ligiloj redakti