Krakovany (distrikto Piešťany)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Krakovany |
Krakovany, hungare Krakovány [krakovAnj] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Piešťany.
Bazaj informoj redakti
- 48° 36′ 40″ N 17° 45′ 15″ O / 48.61111 °N, 17.75417 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 36′ 40″ N 17° 45′ 15″ O / 48.61111 °N, 17.75417 °O (mapo)
- Areo: 10 km²
- Supermara alteco: 163 m
- Loĝantaro: 1366 en 2006
- Poŝtkodo: 922 02
- Aŭtokodo: PN
- Telefonprefikso: 033
Situo redakti
Krakovany situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Vrbové-Piešťany. La lasta urbo troviĝas je 6 km-oj.
Historio redakti
La loko estis loĝata ekde la paleolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1113 en formo "Craco". En 1531 kaj en 1600 la turkoj bruldetruis la komunumon. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Krakovány 910 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto Nové Mesto nad Váhom, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 la najbara vilaĝeto aliĝis al Krakovany. En 2001 vivis en Krakovany 1311 homoj, (1292 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo el la 18-a jarcento
- kolonoj pri Dipatrino (Maria) kaj pri Sankta Triunuo
- skulptaĵo pri Johano Nepomuka
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio