Kreatino

kemia kombinaĵo
Kreatino
Plata kemia strukturo de la
Kreatino
Tridimensia kemia strukturo de la
Kreatino
Kemia formulo
C4H9N3O2
CAS-numero-kodo 57-00-1
ChemSpider kodo 566
PubChem-kodo 586
Merck Index 15,2556
Fizikaj proprecoj
Aspekto blankaj senodoraj kristaloj
Molmaso 131.135 g·mol-1
Denseco 1.0700g cm−3
Fandpunkto 255 °C
Acideco (pKa) 3.429
Solvebleco Akvo:13.3 g/L
Mortiga dozo (LD50) 500 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R22 R41 R51
Sekureco S26 S36/39 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335[1]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kreatino estas nitrogenhava organika acido nature okazanta en vertebruloj. Ordinare ĝi uzatis kiel kontrolilo de la renaj funkcioj tamen pro diversaj kialoj tio montriĝis nekonfidebla. Kreatino estas antaŭaĵo de la kreatinino kaj ĝi ĉefe estas produktita en la hepato kaj renoj, kaj ĝia plej grava rolo estas faciligi la recikladon de la adenozina trifosfato aŭ ATP, la energi-kurento de la ĉelo, ĉefe en muskola kaj cerba muskoloj. Kreatino ankaŭ agas kiel kontrolanto de la pH en la histoj.

Historio redakti

En 1832, la franca filozofo kaj sciencisto Michel Eugène Chevreul (1786-1889) iĝis la unua kiu bonsukcese ekstraktis kreatinon el viando-buljono. Ĉar kreatino troviĝas en la viando (κρέας en la greka), la franca kemiisto nomis ĝin kreatino.[2]

La malkovro de Chevreul vekis serion da fascinaj studoj pri la temo. En 1847, Justus von Liebig (1803-1873) replikis la malkovron de Chevreul kie kreatino povas ekstraktiĝi el besta viando. Ekde tiuj studoj, la kemiisto sukcesis malkovri ke la sovaĝaj bestoj havas pli da kreatino en iliaj muskoloj ol iliaj hejmaj kuzoj. Klopodante trovi klarigon, von Liebig venis al konkludo ke la aktiveco-niveloj influas en la kvanto de la kreatino produktita. La venonta duonjarcento spektis la ekspansion de la esploroj. Post kelkaj monatoj la malkovroj de Liebig estis publikigitaj, kaj oni malkovris ke la kreatinino, produkto rezultanta el rompo de la kreatinaj molekuloj, povas troviĝi en urino.

En 1912, esploristoj en la Universitato de Harvard malkovris ke kreatino-ingestado povas draste pliigi la kreatinan enhavon en la muskolo. Sekve al tiuj esploroj, novaj malkovroj estis faritaj kaj oni sugestis ke la uzo de buŝ-kreatino en bestoj plibonigas la nitrogeno-retenon. Tio signifas ke pli da proteino akumuliĝas en la muskoloj pliigante la pezo-gajnon. Kiam la uzo de kreatino haltiĝas, la bestoj rapide ne plu gajnis pezon. [3] La bazoj por la moderna uzode la kreatino estis establita en 1926 de Alfred Chanutin (1897-1986). Li elmontris en siaj eksperimentoj ke eblas en homoj reteni kreatinan stokon en la muskoloj prenante ĉiutage 10 gramoj da creatino dum unu semajno.

Sintezoj redakti

Sintezo 1 redakti

  +    

Literaturo redakti

Kunrilataj kemiaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti