Krišovská Liesková

Krišovská Liesková situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj redakti

Krišovská Liesková, hungare Mokcsamogyorós estas malgranda triopa vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce. La hungaroj uzas ankaŭ la tro longan formon Mokcsakerészmogyorós.

Situo redakti

Krišovská Liesková situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de , fine de 2 tre mallongaj sakovojoj, laŭ fervojo Michalovce-Veľké Kapušany. La lasta troviĝas 5 km-ojn.

Historio redakti

En la frua historio 3 apudaj vilaĝoj formiĝis:

Mokcsa (mokĉa) redakti

La unua mencio pri Mokcsa devenis de 1330 en formo "Mokcha". En 1910 loĝis en Mokcsa 207 da homoj, (205 hungaroj, po 1 slovako kaj cigano). La slovaka nomo estas Mokča.

Kerész (kerEs) redakti

La unua mencio pri Kerész devenis el la 14-a jarcento en formoj "Kerez" kaj "Keris". En 1910 loĝis en Kerész 217 da homoj, (214 hungaroj, 3 slovakoj). La slovaka nomo estas Krišov.

Ungmogyorós (ungmodjorOŝ) redakti

La unua mencio pri Ungmogyorós devenis de 1375 en formo "Monyoros". En 1910 loĝis en Ungmogyorós 392 da homoj, (388 hungaroj, 3 slovakoj, 1 ruteno). La slovaka nomo estas Liesková.

Unuiĝoj redakti

En 1913 Mokcsa kaj Kerész unuiĝis sub nomo Mokcsakerész. Ĝis Traktato de Trianon ili apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagykapos, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la 3 (aŭ 2) vilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Krišovská Liesková naskiĝis en 1960 pro unuiĝo de la menciitaj vilaĝoj. En 2001 loĝis en Krišovská Liesková 845 da homoj, (664 hungaroj, 101 slovakoj, 29 ciganoj, 4 ukrainoj 1 ruteno) kaj hungarlingva bazlernejo funkcias.

Famuloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti