Kulcs [kulĉ] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Dunaújváros. La loknomo signifas hungare: ŝlosilo.

Ventocentralo de Kulcs

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Danubo, apud ĉefvojo Budapeŝto-Pécs, aŭtoŝoseo preteriras, Dunaújváros estas ne tro for. Budapeŝto situas 60 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1025. La turkoj faris senhoma la komunumon, ĝi restis senhoma longe. La kampoj apartenis al Rácalmás. En 1945 pro sieĝo de Budapeŝto detruiĝis la domoj. Post ekfunkcio de Stalinurbo (baldaŭe Dunaújváros) la vilaĝo iĝis feriejo. En 1994 la setlejo ricevis memstarecon. Tie ekfunkciis la unua hungara ventocentralo.

Sesopo en Kulcs redakti

La sesopo (Ferenc Hutÿra, Károly Jármai, Sándor Kotlán, György Endre Guoth, Árpád Marcis kaj Andor Szepeshelyi) estis bestokuracistoj, kiuj ne nur somerumis en Kulcs, sed ili agis por la vilaĝo kaj konferencis amike pri la aktualaj veterinaraj problemoj.

Vidindaĵoj redakti