Kumane situas en la mapo en la verda municipo
Panoramo de Kumane

Bazaj informoj redakti

Kumane, serbe Кумане, hungare Kumán estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Meza Banato en municipo de Novi Bečej.

Situo redakti

Kumane situas sur ebenaĵo, laŭ csefvojo kaj fervojo Zrenjanin-Novi Bečej.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, antaŭ la hungaroj avaroj vivis tie. Post la turka eraoserboj refondis la senhomiĝintan setlejon, kiu apartenis rekte al milita zono de Habsburga Imperio. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la vilaĝon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Kumane 3814 da homoj, (serboj 3296 (86 %), ciganoj 198 (5 %), hungaroj 12 (3 %) kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti