Kupusina, (ankaŭ slave), serbe Купусина, hungare Bácskertes estas malgranda vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka, en municipo de Apatin. Ĝis 1904 la oficiala hungara nomo estis Kupuszina. La serba vorto signifas: brasiko.

Kupusina situas en la mapo en la verda munucipo
Preĝejo de Kupusina

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Kupusina situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo, laŭ fervojo Subotica-Apatin, Danubo preterfluas. Sombor troviĝas 10 km-ojn for.

Historio redakti

Dum la mezepoko tie estis vilaĝo nomata Hetes, kion poste la turkoj faris senhoma. En 1751 hungaroj kaj slovakoj refondis la komunumon. Incendio okazis en 1890. En 1910 loĝis en Apatin 3205 da homoj, (3179 hungaroj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, al distrikto de Apatin, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. En 1995 serbaj rifuĝintoj alvenis. En 2002 loĝis en Kupusina 2356 da homoj, (hungaroj 1857 (79 %), serboj 279 (12 %), kroatoj 45 kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelkomunumo redakti