Kurioo
La Kurioo aŭ kaŝtanventra semfringo (Sporophila angolensis) estas paseroforma birdo de la familio Traŭpedoj, tre ŝatata en diversaj reginoj pro sia kanto. Ĝi estas ĉirkaŭ 15 cm longa. La masklo estas nigra en la supra parto de la korpo kaj ruĝbruna en la suba parto, la interna parto de la flugiloj estas blanka. Traktita en kaĝo, li taŭgas al kantantaj turniroj.
Kurioo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
virbirdo
birdino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝiaj naturaj vivlokoj estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj kaj tre degraditaj duarangaj arbaroj. Ĝia reproduktado en kaĝo estas ege facila, faciligante la plibonigon de la genetiko, kiun serĉas la bredistoj, ĉar en tiu specio estas bona voĉo, melodio kaj ripetemo. Estas du tipoj tre ŝatataj, kiuj estas la fibro-modaleco kaj la klasika kantado. Ekzistas multe da kanto-dialektoj, laŭ ĉiu loko en Brazilo, same kiel Paracambi, Praia Grande, Goiana, Timbira. La vivdaŭro de la kurioo estas averaĝe 8 ĝis 10 jaroj en naturo, atingante 35 jarojn en kaĝo.
Ĝi troviĝas en Argentino, Belizo, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Franca Gvajanio, Gvatemalo, Gujano, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Surinamo, Trinidado kaj Tobago kaj Venezuelo.
En Brazilo
redaktiĜi estas la specio plej ekkaptita en la batalo kontraŭ kontrabandado de sovaĝaj bestoj en la lando. Danke al ĝiaj kantaj kvalitoj, ĝi ankaŭ estas la specio, kiu havas la plej multajn registritajn bredistojn en la tiel nomata Sispass - registrado ĉe IBAMA, la instituto respondeca pri la inspektado kaj konservado de faŭno en Brazilo. [2]
Komencita en 2001, la registrado de bestoj kreskigitaj de privatuloj havis, en 2005, 1,3 milionojn da registritaj birdoj, el kiuj 245 085 estis kuriooj. [2]
Morfologiaj kaj molekulaj studoj [3] montris, ke la genro Oryzoborus estus juniora sinonimo de Sporophila kaj ke la neotropikaj birdoj antaŭe klasifikitaj kiel Emberizedoj, fakte apartenis al la familio Traŭpedoj.
Referencoj
redakti- ↑ BirdLife International (2012). “Sporophila angolensis”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26 November 2013..
- ↑ 2,0 2,1 Desenvolvimento de um sistema de identificação do Curió (Oryzoborus angolensis) através de microssatélites de DNA (portugale).
- ↑ “MOLECULAR PHYLOGENETICS OF THE NEOTROPICAL SEEDEATERS AND SEED-FINCHES (SPOROPHILA, ORYZOBORUS, DOLOSPINGUS)” (en).