Kurt-pinglovostulo

La Kurt-pinglovostulo, Chaetura brachyura, estas eta birdo de la familio de Apusedoj, kiu enhavas ankaŭ la apusojn, apusetojn, salanganojn, ktp. Ĝi estas komuna loĝanta kaj reproduktanta birdo de Trinidado, Tobago, Grenado kaj Sankta Vincento, kaj de tropika Sudameriko el Panamo, Kolombio kaj la Gujanoj suden al Ekvadoro, Peruo kaj Brazilo; en Brazilo, en la entera Amazonio, ekskludante multe de la sudorienta parto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kurt-pinglovostulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Chaetura
Specio: Ch. brachyura
Chaetura brachyura
(Jardine, 1846)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu eta apuso troviĝas en vario de habitatoj inkludante savanon, malferman arbaron, kaj terkultivejojn. La nesto estas 5 cm larĝa neprofunda duontelereto el bastonetoj kungluitaj per salivo ligita al vertikala surfaco. Tio estas ofte manfarita strukturo kiel kamenoputo, kiel faras ĝia parenco la Kamenapuso C. pelagica , sed ili uzas ankaŭ naturajn kavojn kaj arbotruojn.

La ino demetas ĝis 7 blankajn ovojn (mezaveraĝe 3.7), kiuj estos kovataj de ambaŭ gepatroj dum 17-18 tagoj. La idoj elnestiĝas post du semajnoj, sed restas proksime, pendigitaj al la murtruo sen flgui dum aliaj du semajnoj.

La Kurt-pinglovostulo estas ĉirkaŭ 10.5 cm longa, kaj pezas ĉirkaŭ 20 g. Ĝi havas longajn mallarĝajn flugilojn, fortikan korpon kaj mallongan voston, kio nomigas la specion. Ambaŭ seksoj estas similaj. Ĝi estas ĉefe nigra kun helaj pugo kaj vosto. Ĝi povas esti distingita el rilataj specioj de sia teritorio, kiel la Stripuga pinglovostulo, C. spinicauda aŭ la Grizpuga pinglovostulo, C. cinereiventris pro manko de kontrasto inter la pugo kaj la vosto, ĉar la vosto estas multe pli malhela en la aliaj specioj. La flugalvoko estas rapida pepado sti-sti-stiuu-stiuu-stiuu.

La Kurt-pinglovostulo manĝas dumfluge flugantajn insektojn, inkludante flugantajn formikojn kaj termitojn. Ĝi estas tre gregema kaj formas komunajn ripozejojn, kiam ili ne estas reproduktantaj. Oni supozas, ke okazas predado farita de vespertoj ĉe la nestolokoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti