Kyle Allen

usona aktoro kaj baleta dancisto

Kyle ALLEN (naskita la 10-an de oktobro 1994, do nun 29-jara) estas usona aktoro kaj baleta dancisto.

Kyle Allen
Persona informo
Kyle Hamilton Allen
Naskiĝo 10-an de oktobro 1994 (1994-10-10) (29-jaraĝa)
en Livermore
Lingvoj usona angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kirov Academy of Ballet vd
Profesio
Okupo aktorobaleta dancisto vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 2014– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En julio 2015, Allen estis elektita por gvidrolo de la elsendflua televida serio The Path aktorante kun Aaron Paul kaj Michelle Monaghan, aperante en ĉiuj 36 epizodoj. Post la fino de la serio en 2018, li aperis en revenanta rolo en American Horror Story, kaj en 2019, li estis elektita kiel Balkan, unu el la roluloj en West Side Story de Steven Spielberg, adaptaĵo de la samnoma Broadway-muzikalo laŭ la muziko de Leonard Bernstein.

En 2021, Allen estis elektita kiel Romeo en Rosaline, moderna rerakontado de Romeo kaj Julieto aktorante kun Kaitlyn Dever kaj Isabela Merced, kaj en The Greatest Beer Run Ever aktorante kun Zac Efron kaj Russell Crowe. La 28-an de januaro 2022, Allen estis elektita kiel la rolulo de superheroo He-Man en la realfilma elsendflua readapto de Masters of the Universe (Mastroj de la Universo)[1] de la la produktfirmao Netflix.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. artikolo pri lia elektiĝo kiel rolulo de superheroo He-Man en la germana gazeto Stern la 29-an de januaro 2022 (germane)