László Bárdos (poeto)

László Bárdos [lAslO bArdoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bárdos László estis hungara poeto, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto.

László Bárdos (poeto)
László Bárdos
László Bárdos
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1955 (1955-04-11)
en Budapeŝto
Morto 8-an de julio 2016 (2016-07-08) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Szilágyi Erzsébet Secondary School • Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo poeto • verkistotradukisto • literaturhistoriisto • universitata instruisto
vdr

László Bárdos[1][2] naskiĝis la 11-an de aprilo 1955 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de julio 2016 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Bárdos maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1973, poste li studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös ĝis 1978. Li plenumis la disertaĵon pri Endre Ady en 1981. Ekde 1978 ĝis sia morto li havis statuson en la universitato, dum li akiris sciencan gradon Ph.D. en 1996, en la sekva jaro li estis altigita docento. Tiutempe li ankaŭ instruis en Katolika Universitato Péter Pázmány. Li edziĝis en 1997. Li ricevis premiojn en la 1990-aj jaroj.

Liaj poemoj kaj studoj estis publikigitaj ekde 1979. Lia esplorkampo estis la literatura teorio en la 19-a kaj 20-a jarcentoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Feliratok (poemoj, 1986)
  • Arthur Rimbaud: Napfény és hús (tradukaĵo, 1990)
  • Irodalmi fogalmak kisszótára (literatura leksikoneto, kunaŭtoro, 1996)
  • Winston Churchill harapós humora (tradukaĵo, 2004)
  • A készlet (poemoj, 2007)
  • A célra vezető eltévedés. Tanulmányok a magyar lírai modernségről (studoj, 2016)
  • Consolatio a múló időről, Összegyűjtött versek (kolektitaj poemoj, 2022)

Fontoj redakti

Referencoj redakti