László Lugossy (reĝisoro)

hungara reĝisoro

László Lugossy [lAslO lugoŝi] (laŭ hungarlingve kutima nomordo: Lugossy László) estas hungara reĝisoro, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2012)[1].

László Lugossy
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1939 (1939-10-23) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara • Rusa
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo (1957–1961)
Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmreĝisoro
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

László Lugossy[1][2] naskiĝis la 23-an de oktobro 1939 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

László Lugossy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1957, dum li lernis perfekte la rusan lingvon. Li akiris filmreĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1961. Lia ĉefinstruisto estis György Illés. Post la diplomo li estis subkameraisto jaron en produktejo de novaĵfilmoj. Li akiris plian diplomon en Tutrusia Ŝtata Universitato de Kinematografio Sergej Gerasimov en 1964, sed samtempe li praktikadis en sovetaj filmoj. Hejmenveninta li estis helporeĝisoro, poste reĝisoro en la filma produktejo ĝis 1992. En la sekvaj jaroj li havis plurajn postenojn en filma asocio aŭ en televido. Li ricevis premiojn inter 1976-1986. Lia edzino naskis filinon.

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)

redakti
  • Különös melódia (mallonga filmo, 1968)
  • Azonosítás (1976)
  • Szirmok, virágok, koszorúk (1985) - ankaŭ scenaristo, filmomuntisto
  • Urán (dokumenta filmo, 1995)

Liaj filmoj kiel helporeĝisoro

redakti
  • Ítélet (1970)
  • Bekötött szemmel (1975)

Liaj scenarlibroj (elekto)

redakti
  • Különös melódia (1968)

Lia filmo kiel kameraisto

redakti
  • A hetedik napon (mallonga filmo, 1959)

Lia filma produktaĵo

redakti
  • Négy évszak a Halak Szigetén (televida filmo, 2000)

Lia dramaturgaĵo

redakti
  • Iskolakerülők (1989)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti